Tiu ĉi artikolo temas pri la insuleto Habel de la norda maro. Pri la biblia personaĵo Habelo vidu apartan artikolon.

Habel estas haligo en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj, se ili ekzistas, troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

Situo de Habel en esperantlingva mapo de la nordfrisa vadomaro

Habel konsistas el unu vilaĝeta monto kaj kovras areon de 0,07 kvadrataj kilometroj. Laŭ la stato de la jaro 2012 sur la haligo tamen ne plu konstante loĝas homoj; dum someroj en la monteta domo vivas observisto de marbirdoj. Administre la insuleto apartenas al la komunumo Gröde (la komunumocentro Gröde mem estas najbara haligo, loĝata) kaj al la komunumaro Amt Pellworm de la distrikto Norda Frislando en la germania federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.

La tuta haliga teritorio estas naturprotekta zono: vizito nur eblas kun speciala permesilo. Aliro eblas perpiede (60 minutoj) tra la grundo de la vadomaro dum malalta tajdo (ekde la digo de Ockholm).

Habel vidita de okcidento