Abelanoj pli malkongrue, HabelanojAbelitoj, estis kristana sekto naskiĝianta kaj disvolviĝinta en Nordafriko najbare de Hipono (Hippo Regius. Hodiah en Alĝerio). Iliaj hstorio lokiĝas ekde la epoko de la romia imperiestro Arkadio (4-a jarcento), sed ĝi esti preskaŭ malaperinta epoke de Sankta Aŭgusteno de Hipono.

Ĝiaj membroj estis subtenantoj de la absoluta deteniĝeno rilate la seksajn rilatojn, ankaŭ ene de la geedziĝo, opiniante ke la vera geedziĝo konsistus en la unuiĝo de la koroj kaj ne de la korpoj. Ĉiu habelana paro adoptis infanon destinitan heredi siajn bonaĵojn: por povi heredi, tamen, tiuj adoptitaj filoj devis geedziĝi, sin devigante siavice ne generi gefilojn kaj ne profiti de la seksinklino kun la partnero. Tion ili faris por helpi la saviĝon de aliaj homoj.

Skulpta reprezentaĵo de Kaino kaj Habelo en la Duomo de Milano.

Ilia nomo devenis de la biblia Habelo kiu, laŭ ili, estis ja jes edziĝinta kun la fratino de Kaino, tio estas kun sia propra fratino, sed kun ŝi neniam seksumis. Tion ili ricevis precipe de rakontaĵoj de rabenoj interpretistoj de la Biblio.

Ĉi-teorio komplete ignoris, laŭ la malmultaj scioj alvenintaj de tiamaj herezolojoj, la figuron kaj funkcion de Jesuo.

Tiu doktrino estis forpuŝita de la tiamaj kristanaj verkistoj krom de aŭtoritatuloj de la Kristana Eklezio.

Bibliografio redakti

  • Giordano Berti, Dizionario del Cristianesimo, Vallardi Editore, Milano 1997, ISBN 88-8211-127-X
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia