Habilitiĝohabilitaciodocentrajtigo estas akiro de sciencista grado supera al doktoreco ĉe universitato. Ĝi estas rezulto de habilitiĝa (habilitacia, docentrajtiga) proceduro, kies parto estas defendo de habilitiĝa (habilitacia, docentrajtiga) laboraĵo kaj habilitiĝa prelego.

La rango oficiale ekzistas en Francio (Habilitation à diriger des recherches), Svisio, Germanio (Priv.-Doz. kaj/aŭ Dr. habil.), Aŭstrio, (antaŭe Univ.-Doz., nun Priv.-Doz.), Danio, Bulgario, Polio (dr hab.), Portugalio (Agregação), Svedio kaj Finnlando (Docent aŭ Doc.), Ĉeĥio kaj Slovakio (Docent), Hungario (Dr. habil.), Slovenio, kaj diversaj landoj de eksa Sovetunio: Armenio, Azerbajĝano, Belarusio, Latvio, Litovio (Habil. dr.), Moldavio, Kirgizio, Kazaĥio, Rusio, Uzbekio, Ukrainio.

En la komunuza lingvaĵo oni parolas ankaŭ pri docentiĝodocentrajtigo, sed estas diferenco: Per habilitiĝo (habilitacio) oni pruvas sian kapablon instrui, per docentiĝo oni akiras la formalan rajton instrui ĉe iu certa universitato.

La diferenco en la ekzamenaj postuloj de doktoro kaj habilitdoktorohabilitacia doktoro estas, ke doktoro en sia disertaĵo traktas demandon esence konatan kaj provas doni al ĝi novajn respondojn; habilitdoktoro aŭ habilitacia doktoro traktas novan demandon kaj tiel vastigas la kampon de sia scienco. Krome li havu la kapablon instrui sian fakon universitatnivele.

Habiliteco estas foje, sed ne ĉie kondiĉo por iĝi profesoro.

La esperanta radiko "habilit-" ne estas en PIV; ĝi ne estas multe uzata escepte ene de AIS San-Marino. Ĝi estis kreita el la latinaj esprimoj doctor habilitatus (proksimume: kapabligita doktoro) kaj habilitatio.

En la glosaro de Ĉu nur-angla Eŭropo? en traduko de István Ertl aperas:

"habilitigi = rekoni al iu ties atingon de scienca grado (habilitiĝi troviĝas en Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro, Koutny, 2002)"