Hable con ella (Alparolu ŝin) estas hispana filmo de 2002, verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar, en kiu stelulas Javier Cámara, Leonor Watling, Darío Grandinetti kaj Rosario Flores. La filmo ricevis du nomumojn al Oskar-premioj, kaj la Oskar-premion al Plej Bonkvalita Scenaro. Same ŝi ricevis premiojn Ora Globo al la plej bona internacia filmo fremdlingva kaj aliajn, kiel BAFTA, Goya, César ktp.

Hable con ella
filmo
Originala titolo Hable con ella
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 15 mar. 2002, 8 aŭg. 2002
Ĝenro filma dramo, komedia filmo, amafera filmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido • Almerio
Loko de rakonto Jordanio
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Javier Cámara • Darío Grandinetti • Leonor Watling • Mariola Fuentes • Rosario Flores • Geraldine Chaplin • Fele Martínez • Paz Vega • Elena Anaya • Lola Dueñas • Chus Lampreave • Loles León • Caetano Veloso • Pina Bausch • Carmen Machi • Marisa Paredes • Cecilia Roth • Paola Dominguín • Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez • Alejandro Tous • Ana Fernández • Fernando Guillén Cuervo • Helio Pedregal • Pepe Sancho • Roberto Álvarez • Dominique Mercy • Malou Airaudo • Adolfo Fernández • Sonia Grande • Juan Fernández • Ismael Martínez • Juan Fernández de Alarcón
Produktinta firmao El Deseo
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo • Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Reĝisoro • Premio Jameson de Popola Elekto por la Plej Bona Aktoro
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Benigno (Javier Cámara), flegisto, kaj Marco (Darío Grandinetti), verkisto de turismaj gvidlibroj, koincidas en danca spektaklo de Pina Bausch, nome Café Müller. La emocio de Marco rezultas en ploro. Post kelkaj monatoj, la du viroj renkontiĝas en privata kliniko El Bosque, kie Benigno laboras. Lydia, la fianĉino de Marco, taŭrludistino, estas en komato post taŭrbatala vundo, dum Alicia (Leonor Watling), juna dancistino, estis suferinta aŭt-akcidento pro kio ankaŭ ŝi estas en komato, kaj estas flegita de Benigno. Ambaŭ viroj amikiĝas kaj Benigno konfesas al Marco sian fortan rilaton al Alicia, kaj poste amon. Siaflanke Marco memoras sian pasintecon kaj renkonton kun Lydia. Tiel la filmo montras la historion de la kvar ĉefroloj. Krom la dancoscenoj, aliaj apartaj momentoj havigas al la filmo buntajn kadrojn, nome en rondo kanto de Caetano Veloso, taŭrludado de Lydia, sonĝo en formo de muta filmo pri fantazio de minimuma hometo, kiu eniras sekse en virino ktp. Tio funkcias kiel metaforo de la seksa alproksimigo de Benigno al Alicia.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Javier Cámara kiel Benigno Martín, flegisto
  • Darío Grandinetti kiel Marco Zuluaga, verkisto de turismaj gvidlibroj
  • Leonor Watling kiel Alicia Roncero, komatulino
  • Rosario Flores kiel Lydia González, taŭrludistino
  • Mariola Fuentes kiel Rosa
  • Geraldine Chaplin kiel Katerina Bilova, dancinstruistino de Alicia
  • Adolfo Fernández kiel Niño de Valencia, taŭrludisto
  • Ana Fernández kiel la fratino de Lydia
  • Lola Dueñas kiel Matilde, flegistino
  • Carmen Machi kiel flegistestrino
  • Roberto Álvarez kiel Doktoro Vega
  • Elena Anaya kiel Ángela, eksfianĉino de Marco
  • Paz Vega como kiel Amparo, rolulo de la muta kurto Amante menguante
  • Fele Martínez kiel Alfredo, rolulo de la muta kurto Amante menguante
  • Sonia Grande kiel patrino de Alfredo, personaje del cortometraje mudo Amante menguante
  • Chus Lampreave kiel pordistino de Benigno
  • Pina Bausch kiel dancistino de Café Müller
  • Malou Airaudo kiel dancisto de Café Müller
  • Caetano Veloso kiel li mem
  • Juan Carlos Martínez Antuña kiel taŭrludista helpanto
  • Helio Pedregal kiel patro de Alicia
  • José Sancho kiel taŭrludista agento de Niño de Valencia
  • Beatriz Santiago kiel flegistino
  • Mamen Segovia kiel flegistino
  • Ismael Martínez kiel flegisto
  • Joserra Caldiñanos kiel hospitalestro
  • Juan Fernández kiel prizonestro
  • Loles León kiel prezentistino de televido
  • Agustín Almodóvar kiel pastro
  • Jaime Fernández-Cid Buscató kiel sakristiano
  • Carlos García Cambero kiel bofrato de Lydia
  • Ben Lindbergh kiel Ben
  • Adela Donamaría kiel akceptistino de la psikiatro
  • Michel Ruben kiel advokato
  • Yuyi Beringola kiel akceptistino de la advokato
  • Lola García kiel akceptistino de la hospitalo
  • Carlos Miguel Miguel kiel oficiro
  • Esther García kiel oficiro
  • Ángel Infantes kiel Yiyo

Eksteraj ligiloj redakti