Habsburgoj

aŭstra nobela familio
(Alidirektita el Habsburgo-Loreno)

La Habsburgoj, anoj de la nobela dinastio Habsburg, dum pluraj jarcentoj (ĝis 1806, fino de la Sankta Romia Imperio) estis la dominanta nobela dinastio de Meza Eŭropo. El ĝi venis ŝtatestroj de Aŭstrio kaj Hispanio kaj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio.

Habsburgoj
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Apero 11-a jarcento vd
Fino 1780 vd
Lando arkiduklando AŭstrioReĝlando de KastilioKronlando de Aragono • Ibera Unio • Reĝlando Portugalio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Guntram the Rich vd
Branĉo de Etichonids vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kastelo Habsburgo, la iama familia sidejo de la Habsburgoj

La nomo venas de Kastelo Habsburgo en la hodiaŭa komunumo Habsburgo la kantono Argovio (Svislando), kiu en la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis la familia sidejo. Sian pralandaron la Habsburgoj definitive perdis en la jaro 1415, kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion. Nepo de la konstruinto de la kastelo, Otto la 2-a, kiel unua nomis sin "grafo de Habsburg". Li mortis en 1111. De 1108 la dinastio ĝenerale uzis tiun nomon.

La kariero de la habsburgoj estis kruta: Dum la jaro 1273 Rudolfo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kiun la familio estis regonta ĝis 1291, de 1298 ĝis 1308 kaj de 1438 ĝis 1740 (tri jarcentojn). De 1745 ĝis 1806 la imperion regis la parenca dinastio Habsburgo-Loreno.

Habsburgo-Loreno redakti

En 1740 mortis imperiestro Karlo la 6-a sen viraj heredantoj. Lia filino Maria Terezia edziniĝis kun Francisko la 1-a Stefano de Loreno; ili ambaŭ fariĝis la pragepatroj de la nova dinastio Habsburgo-Loreno.

Habsburgo: Gravaj dinastianoj redakti

 
Habsburga reglando en 1547

Kelkaj regantoj el la dinastio:

Sankta Romia Imperio: Habsburgo redakti

Imperiestroj.

Hispanio redakti

Reĝoj de Hispanio dum du jarcentoj, kaj dum 1581-1640 ankaŭ de Portugalio.

Habsburgo-Loreno: Gravaj dinastianoj redakti

Kelkaj regantoj el la dinastio:

Sankta Romia Imperio: Habsburgo-Loreno redakti

Imperiestroj.

Aŭstra imperio, ekde 1867 Aŭstrio-Hungario redakti

Imperiestroj.

Ne-reganto: tronheredonto Franz Ferdinand, murdita 1914 en Sarajevo

Meksiko redakti

Imperiestro.

Aliaj dinastianoj redakti

Nekompleta listo.

Bildaro redakti


Kora Kripto redakti

En la Aŭgustena preĝejo en Vieno estas la Kapelo Loreto, sub kies planko troviĝis la Kora Kripto (Herzgruft) kie en 54 arĝentaj urnoj kuŝas koroj de la anoj de la Habsburga dinastio[1].

Vidu ankaŭ redakti

Interesaĵo redakti

Habsburgoj estis ĉefa iniciatinto de la dispartigoj de Pollando por ke la nomo de Pollando neniam plu aperu en dokumentoj, mapoj kaj en internaciaj diskutoj (3-a de januaro de 1795)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Stanislavo Belov (2018-07-12) Imperiestraj temploj en Vieno — librejo kaj preĝejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.