Hadieh Shafie (naskita en1969)[1] estas iran-usona vida artisto el Brooklyn, Novjorko[2]. Plej multaj el ŝiaj verkoj prezentas tekston, sed la literoj kuŝas sub tavoloj de farbo kaj papero. Hidden Words (kaŝitaj vortoj) estas la titolo de 2014 katalogo pri ŝia arto eldonita de la GalerioLeila Helle). Hadieh Shafie kunigas en siaj artaĵoj lingvon (tekston bazitan sur persa laika poezio), koloron kaj persan heredaĵon[3].

Hadieh Shafie
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1969 (1969-01-01) (55-jaraĝa)
en Teherano
Alma mater Pratt Institute • University of Maryland, Baltimore County
Okupo
Okupo artisto
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en Teherano, Irano kaj migris al Usono en 1983[4]. Ŝi havas BA en pentrado ĉe la Universitato de Marilando - College Park (1993), MFA en pentrado ĉe la Instituto Pratt (1999) kaj MFA en Figurado kaj Cifereca Arto ĉe la Universitato de Marilando - Baltimore County (2004)[5].

Multaj de ŝiaj artaĵoj konsistas el streĉe volvitaj striojn el brile kolorita papero, portantajn kaligrafiaĵojn, aranĝitajn en ŝablonoj: ŝi priskribis ilin kiel "parte skulptaĵo, parte desegnaĵo, parte libro de artisto"[6].

Ŝiajn artaĵojn posedas, inter aliaj, la Brita Muzeo[7], Metropola Muzeo de Arto[8], Muzeo Viktorio kaj Albert[2], Los-Anĝeles-Kantona Muzeo de Arto (LACMA) Sheldon Museum of Art kaj United States State Department[4].

En marto kaj aprilo 2015 ŝi organizis personan ekspozicion ("Surfaced") en la Galerio Leila Heller en Novjorko[6][9][10].

Referencoj redakti

  1. (en) "Hadieh Shafie: Artist Bio". Escape Into Life. Arĥivita de la orginalo en Wayback Maŝino, la 31-an de majo 2012.
  2. 2,0 2,1 (en) "Hadieh Shafie, Surfaced: Drawings", NYU Abu Dhabi, arĥivita de la orginalo en Wayback Maŝino, la 18-an de oktobro 2017.
  3. (en) Rebecca J. Ritzel, Bibliophile, American Craft Magazine, januaro 2017, alirite la 27-an de julio 2020.
  4. 4,0 4,1 (en) "Hadieh Shafie". Art in Embassies, US Department of State, arĥivita de la originalo, la 23-an de julio 2019.
  5. (en) "CV". Hadieh Shafie, arĥivita de la originalo, la 3-an de junio 2016.
  6. 6,0 6,1 (en) Kino, Carol, "Hadieh Shafie Unspooled". Introspective Magazine, la 30-an de marto 2015, arĥivita de la originalo en Wayback Maŝino, la 29-an de decembro 2016.
  7. (en) "Grid 21", reta klekto, Brita Muzeo, arĥivita de la originalo en Wayback Maŝino, la 25-an de julio 2019.
  8. (en) "Abi Abi". The Met: All collection records. Metropolitan Museum of Art, arĥivita de la originalo, la 19-an de aŭgusto 2016.
  9. (en) Plagens, Peter, "Comfort Food for the Soul and Drunk on Pulp Fiction", Wall Street Journal, la 13-an de marto 2015, arĥivita de la originalo, la 3-an de junio 2016
  10. (en) Brock, Hovey, "Artseen: Hadieh Shafie: Surfaced", The Brooklyn Rail, la 2-an de aprilo 2015, arĥivita de la originalo, la 4-an de junio 2016.

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Oficiala retejo de Hadieh Shafie