Hafsa bint Umar

unu el la edzinoj de Mohamedo
(Alidirektita el Hafsa)

Ḥafsa bint Umar (en araba حفصة بنت عمر ) (ĉ. 605-665) estis edzino de islama profeto Mohamedo ṣalla llāhu ʿalay-hi wa-alehe-wa-sallam (arabe: صلى الله عليه و آله وسلم) kaj tiele Patrino de Kredantoj.

Hafsa bint Umar
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 605
en Mekko
Morto 665
en Medino
Tombo Al-Baqi'
Familio
Patro Umar ibn al-Ĥattab
Patrino Zaynab bint Madhun
Frat(in)oj Abd Allah ibn Umar ibn al-Khattab • Asim ibn Umar • Obaidullah bin Omar bin al-Khattab
Edz(in)o Khunais ibn Hudhaifa • Mohamedo
vdr

Hafsa estis filino de Umar ibn al-Ĥattab kaj Zajnab bint Mazun. Ŝi naskiĝis "kiam Kurajŝoj estis konstruante la Hejmon [Kaabo], kvin jarojn antaŭ la sendo de la Profeto," t.e., en 605.[1]

Ŝi estis dekomence edzino de Ĥunais ibn Hudhaifa sed vidviniĝis en Aŭgusto 624.[2]

Post Hafsa kompletigis sian iddah (atendoperiodo), ŝia patro Umar proponis ŝin al Uthman ibn Affan, kaj poste al Abu Bakr; sed ambaŭ malakceptis. Umar plendis antaŭ Muhammad kaj tiu akceptis ŝin.[3] Muhammad edziĝis al Hafsa en Ŝaaban AH 3 (fine de Januaro aŭ komence de Februaro 625).[4] Per tiu geedziĝo, Muhammad plifortigis siajn ligojn kun Umar, kiu tiam iĝis lia bopatro.

Laŭ Islama tradicio, Hafsa ludis gravan rolon en la standardigo de la teksto de la Korano.[5] Same ŝi respondecas pro la rakonto de sesdek haditoj el Muhammad.[6]

Notoj redakti

  1. Muhammad ibn Saad, Tabaqat vol. 8. Tradukita de Bewley, A. (1995). The Women of Madina p. 56. London: Ta-Ha Publishers.
  2. Muhammad ibn Saad, Tabaqat vol. 3. Translated by Bewley, A. (2013). The Companions of Badr, p. 307. London: Ta-Ha Publishers.
  3. Ibn Saad/Bewley vol. 8 pp. 56-58. Tiu historio estis rakontita laŭ kvin separataj tradicioj.
  4. Ibn Saad/Bewley vol. 8 p. 58.
  5. Buĥari 6:60:201.
  6. Siddiqi, M. Z. (2006). Hadith Literature: Its Origin, Development, Special Features and Criticism, p. 25. Kuala Lumpar: Islamic Book Trust.