Hagar, laŭ Biblio, estis egipta sklavino de Sara kaj kromedzino de Abraham, kiu ŝin forpelis por instigo de sia edzino. Hagar estas patrino de Iŝmael, prapatro de Araboj.

Hagar
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Korano
Genezo 25
Informoj
Eble sama Ketura • Hagaro en Islamo
Sekso ina
Nacieco Antikva Egiptio
Religio religio de antikva Egiptio
Okupo servisto
Patro Pharaoh
Edzo/Edzino Abrahamo
Infanoj Iŝmael
vdr
Abraham, Sarah kaj Hagar, imagita tie en la Biblia ilustraĵo el 1897.

Abram kaj Sarai klopodis kompreni kiel li iĝos prageneranto de nacioj, ĉar post 10 jaroj de vivo en Kanaano, neniun filon ili havis. Sarai tiam proponis sian egiptan servistinon, nome Hagar, al Abram kun la intenco ke ŝi havigos al li filon.

Post Hagar konstatis, ke ŝi gravedas, ŝi ekmalaprezis sian mastrinon, Sarai. Sarai reagis per mistraktado al Hagar, kaj Hagar foriris en la naturon. Anĝelo parolis kun Hagar ĉe fonto survoje al Ŝur. Li instruis ŝin reveni al la kampadejo de Abram, kaj kia ŝia filo estos. Ŝi devos nomi sian filon Iŝmaelo. Hagar tian alvokis al Dio kiu parolis al ŝi "El Roi" (Dio). El tiu tago antaŭen, tiu puto estis nomita Beer-lahai-roi, ("La puto de tiu kiu amis kaj vidis min."). Ŝi tiam faris kiel oni instruis al ŝi nome revenante al sia mastrino por havi sian filon. Abram estis 86-jaraĝa kiam naskiĝis Iŝmaelo.[1]

Notoj redakti

  1. Genezo 16:4–16.
 


Eksteraj ligiloj redakti