Hajabusa

japana kosmosondilo

Hajabusa (japane はやぶさ, Hepburn: 'Hayabusa', tio esperante signifas "Migra falko")-- la 20-a scienca satelito MUSES-C -- estas la japana asteroidsondilo (formala nomo estas 'teknike ekzamena sondilo'), kiun Instituto de Kosma kaj Astronomia Scienco (ISAS) lanĉis en 9a de majo 2003 je 13:29:25. Hajabusa ekzamenis jonpelilon, kaj atingis Itokaŭa, alinome 25243 el Apolonaj asteroidoj, en 2005. Ĝi detale observis la surfacon. Post ĝi provis elpreni specimenon, ĝi daŭre flugas al la tero.

Hajabusa (はやぶさ)

Nomo 20a Scienca Satelito MUSES-C
Lando Japanio
Organizaĵo Japana Kosmoesplora Agentejo (JAXA)
Tipo de misio esploro de asteroido
Lanĉdato 9-a de majo 2003 13:29:25
NSSDC ID 2003-019A
Teĥnikaj ecoj
Pezo 510 kg (je lanĉo)
Aliaj informoj
Retpaĝaro Asteroid Explorer "HAYABUSA" (MUSES-C)
vdr

Hajabusa estis lanĉita per 5a M-V raketo, kaj suncentra orbito. Poste ĝi rapidiĝis per jona puŝilo kaj gravit-asistiĝis (swing by) per tera gravito en majo 2004. Ĝi atingis al Itokaŭa en septembro 2005, kaj ĝi ekrevenis al la tero en aprilo 2007, post observado kaj surteriĝo. Okazis multaj akcidentoj dum la reveno. Ekz. la rompado de sinten-regilo, la tralikiĝo de bruaĝo ktp. Sed la personaro antaŭpensis pri tiuj akcidentoj, kaj nun ĝi daŭre revenas portante la specimenon de la asteroido. La 13-an de junio 2010 ĝi atingis la terglobonon en Aŭstralion sur la armean terenon de Woomera.

JAXA (Japana Kosmoesplora Agentejo) intencas la mision 'Hajabusa 2a' post la esploro de Itokaŭa.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti