Hajdúnánás
Hungaria urbo
Hajdúnánás [hajdUnAnAŝ] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúnánás, kies centro estas.
Hajdúnánás | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1606–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4080 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 087 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 62 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 51′ N, 21° 26′ O (mapo)47.8521.433333333333Koordinatoj: 47° 51′ N, 21° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 259,62 km² (25 962 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hajdúnánás [+] | |||||
Situo
redaktiHajdúnánás situas sur ebenaĵo, laŭ Orienta ĉefkanalo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M3 estas ne tro for, laŭ fervojo Tiszalök-Debrecen. Hajdúdorog troviĝas 6, Tiszavasvári 14, Tiszalök 21, Polgár kaj Hajdúböszörmény po 24, Debrecen 43, Budapeŝto 200 km.
Historio
redaktiTiu loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko, kuprepoko, bronzepoko. Apud la urbo kuras Remparo de Ĉorso. Mencias unuafoje skriba dokumento la komunumon en 1508. Stefano Bocskay proklamis ĝin hajduka urbo en 1605. La komunumo estis kampurbo ĝis 1886 kaj samtempe aŭtonomio de la hajdukaj urboj ĉesis.
Vidindaĵoj
redakti- La Kalvinana preĝejo (Hajdúnánás) en la 18-a jarcento konstruiĝis.
- Preĝejo Sankta Triunuo (Hajdúnánás) de 1895.
- La urbo havas termalan banejon ekde 1958.
Famuloj
redaktiEn Hajdúnánás naskiĝis:
- aktoroj Imre Csuja kaj Róbert Ilyés
- botanikisto Miklós Ujvárosi
- historiisto Loránd Szilágyi
- inĝeniero Zoltán Igmándy
- kalvinana episkopo Lóránt Hegedűs
- literaturhistoriisto Lajos Kéky
- luktisto Imre Hódos
- Gábor Tánczos (oficiro)
- operkantistoj Marianna Váradi kaj Elemér Bán
- poeto Béla Vihar
- sociologo Imre Kovách
- skulptisto Antal Borsi
- verkisto Pál Móricz.