Hajkoŭo

Hajkoŭo, Hajkou, ĉine 海口 estas metropolo, ĉefurbo de provinco Hajnano (kie estas la plej granda urbo), en Ĉina Popola Respubliko. La urbo estas ankaŭ havenurbo kaj universitata urbo.

Larĝa panoramo de Hajkoŭo
Hajkoŭo
Haikou montage - 03.jpg
Administrado
Poŝtkodo 570000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 873 358  (2020) [+]
Loĝdenso 1 247 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 1′ N, 110° 19′ O (mapo)20.02110.32Koordinatoj: 20° 1′ N, 110° 19′ O (mapo) [+]
Alto 222 m [+]
Areo 2304 km² ( 230 400 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Hajkoŭo
Situo de Hajkoŭo

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Haikou [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Hajkoŭo / Hajkou etendiĝas en nordorienta parto de Hajnano-insulo laŭ la marbordo ĉe enfluejo de rivero.

HistorioRedakti

Hajkoŭo / Hajkou komence estis haveno. En 1858 la haveno estis malfermita al internacia komerco, sekve ĝi komencis konkuri kun la malnova administrejo. En 1926 municipo formiĝis. Dum la 2-a mondmilito la japanoj kontrolis la urbon. Ekde 1949 tiu urbo iĝis la plej grava haveno de la insulo kaj ekde 1988 ĉefurbo de la insulo.

KlimatoRedakti

Hajkoŭo / Hajkou troviĝas en limo de subtropika kaj tropika klimatoj. Inter aprilo-septembro la temperaturo estas iom pli, ol 30 °C. Neniam frostas. Jare pluvas po 1652 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-oktobro.

TrafikoRedakti

En Hajkoŭo / Hajkou aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Kelkaj luas kaj trafikas bicikle. La urbo havas internacian flughavenon, 3 ĉefvojojn kaj trajnojn. La lastaj uzas ankaŭ pramojn al la kontinento kaj nature al la alia insuloparto.

ServojRedakti

La Universitato de Hajnano (en simpligita ĉina: 海南大学; en tradicia ĉina: 海南大學; en pinjino: Hǎinán Dàxué) estas kompleksa universitato fondita en la jaro 1988 en Hajkoŭo.

VidindaĵojRedakti

 
Bazareja strato en Hajkoŭo
 
Nubskrapuloj de Hajkoŭo
 
Panoramo al ponto de Hajkoŭo

FontojRedakti

ĜemelurbojRedakti

 
Panoramo al nubskrapuloj de Hajkoŭo
 
Aerfoto pri Hajkoŭo