Hajko (ankaŭ Hajk en la armena alfabeto Հայկ) estas la legenda patriarko fondinto de la armena nacio[1]. Lia historio pri la patro de la armenoj estas rakontita en la frumezepoka verko Historio de Armenio kutime atribuata al Moseo de Ĥoreno (5-a jarcento al la 7-a jarcento de nia epoko).

Hajko
"Hajko" de Mkrtum Hovnatanjan (1779–1846). La legenda fondinto de la armena nacio, starante apud la tombo de Bel, sur kies brusto troviĝas lia sago. La mapo montras la regionon de la lago Van kaj la monto Ararato kun la arkeo de Noa.
"Hajko" de Mkrtum Hovnatanjan (1779–1846). La legenda fondinto de la armena nacio, starante apud la tombo de Bel, sur kies brusto troviĝas lia sago. La mapo montras la regionon de la lago Van kaj la monto Ararato kun la arkeo de Noa.
Persona informo
Familio
Patro Togarmah
Frat(in)o Kartlos
Infanoj Armenak • Manavaz Haykazuni • Apah Haykazuni • Q16393134Q13055196 • Khor Haykazuni • Aram
Okupo
Okupo suvereno
vdr

Etimologio redakti

La nomo de la patriarko, Haik (Հայկ), ne estas tute samsona kun la nomo de Armenio, Haik (Հայք). Tamen, ili ambaŭ estas rilatigitaj kun la ero hai- per kiu la armenoj nomas sin mem (Հայեր haier). Hajko estas kvazaŭ aitiologia fondinto, kiel ekzemple Dan por la danoj, Seaxneat por la saksoj, ktp[2].

La standarda etimologio de hai-, estas la memnomado de la hindeŭropaj armenoj (diference de la urartanoj), estas derivaĵo de la hindeŭropa *poti-s, kio signifas ‘sinjoroj’ aŭ ‘gvidantoj’. Tiuj ĉi hindeŭropaj triboj eble ekloĝigis Armenion en el 8-a jarcento a.K., speciale dum la kimeriaj invadoj, kiam Sargono la 2-a menciis reĝon el regiono de Armenio kiu havis hindeŭropan nomon: Bagadatti.[3].

Laŭ Moseo de Ĥoreno redakti

Laŭ la rakontoj de Moseo de Ĥoreno, Hajko, filo de Torgomo, estas patro de Armaneak dum li loĝis en Babilono, sed post la proklamiĝo de la aroganta titano Bel, Hajko elmigras en la regionon Ararato kie ekloĝas 300-persona grupo, fondante vilaĝon kiun li baptas per la nomo Haikaŝen.

Survoje li fondas alian vilaĝeton kiun gvidos lia nepo Kadmos. Bel sendas unu el liaj filoj por konviki la nepon reveni sed li ne volas. Bel decidas militi kontraŭ li sub la gvido de granda armeo, sed Kadmos antaŭvidas al Hajko. Hajko organizas sian armeon je la bordo de la lago Van kaj harangis ilin dirante ke ili devos venki kaj mortigi al Bel, aŭ forpasi dum la intenco, antaŭ fariĝi Bel-aj sklavoj. Laŭ Moseo de Ĥoreno: "Hajko estis bona kaj agrabla homo, kun krispa hararo, fulmetantaj okuloj kaj fortaj brakoj. Pro lia alto ŝajnis giganto, li estis lerta arkpafisto kaj aŭdaca militisto. Ekde la epoko de liaj antaŭuloj Noa kaj Jafet, Hajko kaj lia popolo elmigris al la sudo apud la varma grundo de Babilono. En tiuj ĉi regionoj regis giganto nomata Bel. Bel intenci subpremi la popolon de Hajko. Sed la orgojla Hajko ne subiĝis antaŭ Bel. Tuj kiam naskiĝis sia filo Aramaneak, Hajko ribeliĝis, kaj kondukis la popolon revene al Ararato, la lando de liaj antaŭuloj. Kaj ĉe la bordo de la montaro, konstruis la hejmon en Haikashen"[4].

Genealogio redakti

 
Statuo de Hajko en Erevano

"Jen kiel la estiĝo de la armena prapatro estas priskribita en libro de Moseo de Ĥoreno: 'La unua el la dioj estis timinda kaj elstara kaj ili estis la kialoj de mondaj benoj, ili estis kialoj de la komenco de la mondo kaj de homoj. De ĉi tiuj dioj estiĝis la gigantoj ... Unu el ili estis Japetostean Hajk .... ' En kristana periodo la armena legendo estis ŝanĝita pro la komprenoj de Biblio, laŭ kiuj post la inundo aŭ diluvo la tuta homaro estiĝis de la tri filoj de Noa (Jafet, Ham kaj Ŝem). Laŭ la nova kristanigita versio de la legendo Hajk Nahapet (Hajk la Prapatro) estas konsiderita kiel la filo de Torgom nahapet (la Prapatro) kiu estis unu el la posteuloj de Jafet, en la mezepokaj skribaj fontoj la nomo donita al Armenio estis "Torgoma tun"[5].

Moseo de Ĥoreno donis la genealogion de Hajk kiel Jafet, Gomer kaj Tiras, Torgom. La posteuloj de Hajk ricevas la nomojn Amasja, Ara, Aram, Aramais, Armanak, Gegham, kaj Harma. Hajk ankaŭ laŭdire estis la fondinto de la dinastio Hajkazuni. Laŭ Juansher, Hajk "estis princo de la sep fratoj kaj staris por la servo al la giganto Nimrod (Nebrovt) kiu unue regis la tutan mondon kiel reĝo".

Laŭ Moseo de Ĥoreno, la armena nobela familio, la hajkazunidoj, kiu inkludis kelkajn legendajn reĝojn (kiel ekzemple Aram, Ara, Skajordi, Parjur, kaj Vahe ), descendis de Hajko[6].

Venko super Bel redakti

 
Hajko venkas Bel per lia sago

Hajko malkovris la trupojn de Bel en montpasejo (kiun Moseo de Ĥoreno situas en Daŝtakert), gvidataj de Bel mem.

Dum la batalado en Djucaznamart, proksime de Julamerk, sudoriente de la lago Van, kiu okazis la 11-an de aŭgusto en la 3-a jarmilo a.K.

Hajko konstruis la kastelon aŭ fortikaĵon Hajkaberd en la loko kie okazis la milito kaj fondis la loĝlokon Hajkaŝen en la armena provinco Tarono (hodiaŭa Turkio). La regiono kie okazis la milito estas nomumata de Hajk (Armenio), kaj al la batalkampo, Hayoc’ Dzor (Հայոց Ձոր: ‘interkrutejo de la armenoj’. Al la montaro kie Bel kaj liaj trupoj estis venkitaj, Hajko donis la nomon Gerezmankon. Hajko ordonis la balzamigon de la korpo de Bel kaj translokigis ĝin al Harko por ĝia enterigo en alta pinto je la vido de liaj edzino kaj filoj.

Folkloro redakti

Hajko kaj Reĝo Bel redakti

Laŭ la rakontoj de Moseo de Ĥoreno kaj Seksto Julio Afrika, la batalo okazis inter la dinastio de Hajko kaj ldaldea dinastio en sia tria generacio kiu regis Babilonon kaj la restantan teritorion de Akadio sub la reĝo Bel, simbola babilona-akada dio de la milito, aŭ fondinto de Babilono depende de mitologia tradicio. La konflikto laŭdire okazis en 2492 a.K. aŭ 2107 a.K. Bel eble simbolas la gutidan dinastion de Sumero, kiu regis restaĵojn de Akadio kiel tirana potenco dum Mezopotamia Malluma Epoko post kiam la Akada Imperio disiĝis en 2154 a.K. Gutio ankaŭ koincida kun ĥaldea teritorio.

En la rakonto de Moseo de Ĥoreno, Hajko, filo de Torgom, havis infanon nomatan Armanak dum li loĝis en Babilono. Post kiam la aroganta giganto Bel igis sin reĝo super ĉio, Hajko elmigris al la regiono proksime al monto Ararato. Hajko translokiĝis proksime de la Monto Ararato kun plilongigita regaĵo de almenaŭ 300 kaj ekloĝis tie, fondante vilaĝon, kiun li nomis Hajkaŝen.. Survoje li lasis taĉmenton en alia loĝloko kun sia nepo Kadmos. Bel sendis unu el siaj filoj por peti lin reveni, sed estis rifuzita. Bel decidis marŝi kontraŭ li kun amasa forto, sed Hajko antaŭe estis avertita de Kadmos pri sia pritraktata aliro. Li kunvenigis sian propran armeon laŭ la bordo de Lago Van kaj diris al ili, ke ili devas venki kaj mortigi Belon, aŭ morti provante fari tion, anstataŭ fariĝi liaj sklavoj. En liaj skribaĵoj Moseo deklaras tion:

Hajko estis bela, amika viro, kun bukla hararo, brilantaj okuloj kaj fortaj brakoj. Li estis viro de grandega staturo, potenca pafarkisto kaj sentima militisto. Hajko kaj lia popolo, de la tempo de iliaj prapatroj Noa kaj Jafet, migris suden al la pli varmaj landoj proksime al Babelo. En tiu lando regis malica giganto, Bel. Bel provis trudi sian tiranecon al la homoj de Hajko. Sed fiera Hajko rifuzis submetiĝi al Bel. Tuj kiam lia filo Aramaniak naskiĝis, Hajko ekstaris kaj kondukis siajn homojn norden en la landon Ararato. Ĉe la piedo de la monto li konstruis vilaĝon kaj donis al ĝi sian nomon, Hajkaŝen[7].

Kompara mitologio redakti

La mortigita ulo pro la sago de Hajko estas konata kiel BelNemrod. Hajko ankaŭ estas la nomo de la Oriona konstelacio en la armenlingva traduko de la hebrea Biblio[8].

Ter Movsesjan kredas ke Hajko estis "historia persono" kiu poste estis diigita kaj adorata kiel Deus Armenicus (Armena Dio). Tiu vidpunkto estas subtenata de S. Matikian (de Vieno), kiu rilatigas al Haik kun Haj, la antikva nomo de armena popolo kaj pruvigas sian aserton en la nomoj de Asirio (Aŝuro), Ateno (Atena) kaj Romo (Romulo), ĉiu urbo nomumata honore al la respektiva dio-heroo. Li asertas ke Hajko estis la ĉefa dio de la armenoj. Same kiel Hajko forfuĝis de Babilono pro la subpremo de Bel, kiun li poste mortigis, Zeŭso forfuĝis al la kaŭkaza montaro, poste revenis al Sicilio kaj pafis mortigajn sagojn kontraŭ siaj titanaj malamikoj[9].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Gōsh, Mkhitʻar. (2000) The Lawcode (Datastanagirk') of Mxit'ar Goš. Rodopi. ISBN 9789042007901.
  2. Moses of Khoren. (1978) “Genealogy of Greater Armenia”, History of the Armenians. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 0-674-39571-9.
  3. (2009) “Forefather Hayk in the Light of Comparative Mythology.”, Journal of Indo-European Studies 37, p. 155–163. 
  4. (2005) The heritage of Armenian literature, Hacikyan, A. J. (Agop Jack), 1931-, Basmajian, Gabriel., Franchuk, Edward S., Ouzounian, Nourhan., Detroit: Wayne State University Press. ISBN 0814328156. OCLC 42477084.
  5. Eduard L. Danielian, "The Historical Background to the Armenian State Political Doctrine," 279–286 in Nicholas Wade, Armenian Perspectives (Surrey, UK, 1997) 279, citing E. Forrer, "Hajassa-Azzi," Caucasia, 9 (1931), and P. Kretschmer, "Der nationale Name der Armenier Haik," Anzeiger der Acad. der Wiss. in Wien, phil.-his. Klasse (1932), n. 1–7
  6. Movsisyan A., “The origin and formation of the Armenian nation” Institute of Armenian Studies of Yerevan State University,http://www.armin.am/en/Encyclopedia_Armency_hay_joxovrdi_tsagumn_u_kazmavorumy
  7. Historio de Armenio (verkaĵo) 1.5 [1]
  8. Russell L.L.D., Rev. Michael. (1865) A Connection of Sacred and Profane History. William Tegg, p. 334.
  9. The Georgian Chronicle

Bibliografio redakti

  • Kretschmer,P.: Der nationale Name der Armenier Haik.
  • Kurkjian, Vahan: History of Armenia. Miĉigano (Usono), 1968.

Vidu ankaŭ redakti