Hajná Nová Ves, hungare Szeptencújfalu [septencUjfalu] estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. La historiaj slovakaj loknomoj estis HajnovejsaZahajnovejsa. Nová ves kaj újfalu signifas: nova vilaĝo.

Hajná Nová Ves troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Hajná Nová Ves situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Topoľčany troviĝas 10 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. La unuaj mencioj pri 2 vilaĝoj devenis el 1358, respektive el 1381, kiuj baldaŭ unuiĝis. En 1828 vivis tie 292 homoj en 42 domoj. En 1910 loĝis en Szeptencújfalu 494 homoj, (473 slovakoj, 10 hungaroj, 6 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. Ĝis 1924 brikofabriko funkciis en la komunumo. En 2001 loĝis en Hajná Nová Ves 357 homoj, (350 slovakoj, 4 ĉeĥoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti