Hajnano

provinco de Ĉinio
(Alidirektita el Hajnan-insulo)

Hajnano (ĉine 海南, pinjine: Hǎinán) estas ekde 1988 provinco en sudo de Ĉinio, kiu konsistas el diversaj insuloj. Antaŭe ĝi estis administra parto de la provinco Guangdongo (Kantono). La plej granda insulo Hajnano portas la saman nomon.

Hajnano
Norma ĉine : 海南
Hăinán
Mallongigo: 琼 (qióng)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio • unua-nivela administra teritoria unuo
Ĉinio kun Hajnano montrata
Ĉinio kun Hajnano montrata
Ĉinio kun Hajnano montrata
Signifo de nomo
Administra speco Provinco
Ĉefurbo Hajkoŭo
Plejgranda urbo
Provincestro Shen Xiaoming

(ekde 7-a de aprilo 2017)

Areo  km²
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro (2016)
 - Ĉirkaŭ 9 171 300
 - Loĝdenso 270/km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI  () ()
Etnoj
ISO 3166-2 CN-
Oficiala retejo
http://www.hi.gov.cn

LandoĈinio

Supermara alteco1 840 m [+]
Koordinatoj20° N, 110° O (mapo)20.03342110.32398
ĈefurboHajkoŭo
- koordinatoj20° N, 110° O (mapo)20.03342110.32398 [+]
Plej alta punktoWuzhi Mountain [+]
- alteco1 840 m [+]
Akvokolektejo33 920 km² (3 392 000 ha) [+]
Areo33 920 km² (3 392 000 ha) [+]

Loĝantaro9 171 300 [+] (2016)
Denseco270,38 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroShen Xiaoming

HorzonoUTC+08:00 [+]
ISO 3166-2CN-HI

Hajnano (Tero)
Hajnano (Tero)

Hajnano (Hajnano)
Hajnano (Hajnano)
DEC

Map
Hajnano

Vikimedia Komunejo:  Hainan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Laŭ la stato de 2016 en la provinco vivis 9 171 300 loĝantoj sur areo de 33 920 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 270 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Hajkoŭo.

Loĝantara konsisto

redakti

Hanoj estas la ĉefa etno de la insulo.

La proporcio inter virinoj kaj viroj estas 1:1,3. Tiu proporcio devenas de intencaj abortoj de inaj fetoj.

Ekonomio

redakti

Kiam la ĉefministro Zhao Ziyang veturis en 1983 al Hajnano, li estis ŝokita. Li pensis, ke li estis en la plej malriĉaj regionoj de Afriko. En 1988 Hajnano iĝis sendependa provinco kaj la plej granda specifa evolua zono de Ĉinio. Tio portis grandan evoluon kaj koruptadon en la regionon.

De la 13-a de Aprilo al la 18-a de Aprilo 2025 okazos en Hajnano la 5-a China International Consumer Products Expo (Ĉina Internacia Ekspozicio pri Konsumantaj Produktoj)[1].

Servoj

redakti

Universitato de Hajnano (en simpligita ĉina: 海南大学; en tradicia ĉina: 海南大學; en pinjino: Hǎinán Dàxué) estas kompleksa universitato fondita en la jaro 1988 en Hajkoŭo, Provinco Hajnano.

Biodiverseco

redakti

Biogeografie la insulo apartenas al la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la tutmondaj 200-unuon «Musonaj pluvarbaroj de Hajnano», kiuj biome estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La organizo Naturprotekto Internacie situas la insulon en la «hindoĉinan biodiverseco-varmpunkton».

Hajnano estas plena je sovaĝaj bestoj: ekzemplo de besto nur vivanta en la orienta parto de Hajnano kaj de la najbaraj provincoj Junano kaj Gŭangŝjio estas la arbosoriko, laŭ aspekto iom simila al sciuro.

Esperantujo

redakti

Kunlaboro kun la Ĉina Radio Internacia, la Universitato de Esperanto en la insulo Hajnano kaj la teĥnologia pri-robota kunlaboro kun Ĉengduo okazis en oktobro 2015, kaj novaj kunlaborebloj malfermiĝas[2].

Eksteraj ligiloj

redakti

referencoj

redakti
  1. (en) What to expect from 2025 consumer products expo in China's Hainan?, Retejo de la Registaro de la Ĉina Popola Respubliko, la 12-an de Aprilo 2025.
  2. Revuo Esperanto de novembro 2015, paĝo 221