Hallstatt-kulturo

(Alidirektita el Halŝtata Ferepoko)
trinkilo el korno de bovo el la tombokampo ĉe Hallstatt.
Hakilpapo de Ha C, Hallstatt.

La Hallstatt-kulturo estis kulturo de la frua ferepoko (-800 ĝis -400), kiu ricevis sian nomon laŭ grava trovejo de riĉe dotita tombokampo ĉe Hallstatt, malgranda urbo piede de la Dachstein-montaro en Supra Aŭstrio. La anoj de la Hallstatt-kulturo supozeble estas keltoj.

PriskriboRedakti

La Hallstatt-kulturo estis la hegemonia kulturo en Okcidenta kaj Centra Eŭropo en la fino de la Bronzepoko (Hallstatt A, Hallstatt B) el la 12a al la 8a jarcentoj a-K. kaj komenco de la Ferepoko (Hallstatt C, Hallstatt D) el la 8a al la 6a jarcentoj a.K., disvolviĝante el la Urnokampa kulturo de la 12a jarcento a.K. (fina Bronzepoko) kaj estis sekvita en multo de ties areo de La Tène kulturo. Ĝi estas ofte asocia kun loĝantaroj de pra-keltoj kaj keltoj en la okcidenta zono de Hallstatt kaj kun (pra-)Ilirianoj en la orienta zono de Hallstatt.[1][2]

Ĝi estis nomita laŭ sia tipa loko, nome Hallstatt, lagoborda vilaĝo en la aŭstria Salzkammergut sudoriente de Salzburgo, kie estis riĉa salminejo, kaj oni malkovris ĉirkaŭ 1,300 tombojn, multaj el ili kun fajnaj artefaktoj. Materialo el Hallstatt estis klasitaj en 4 periodoj, nomitaj "Hallstatt A" ĝis "D". Hallstatt A kaj B estas konsiderataj kiel fina Bronzepoko kaj la terminoj estas uzataj ankaŭ por pli ampleksaj areoj, kiel "Hallstatt kulturo", "periodo", "stilo" kaj tiel plu, kaj al la Ferepoko Hallstatt C kaj D.

Ĉirkaŭ la 6a jarcento a.K., ĝi estis etendinta ĝis inkludi ampleksajn teritoriojn, venante al du zonoj, kaj oriento kaj okcidento, kovrante multon de okcidenta kaj centra Eŭropo eĉ trans la Alpoj, kaj etende en nordan Italion. Partoj de Britio kaj Iberio estas inkluditaj en la fina etendo de la kulturo.

La kulturo estis bazita sur agrikulturo, sed metalfarado estis konsiderable progresinta, kaj fine de la periodo estis jam ekonomie grava longdistanca komerco ene de la areo kaj kun la kulturoj de Mediteraneo. Sociaj distingoj iĝis pli kaj pli gravaj, kaj aperis elitaj klasoj de militistoj kaj militestroj, kaj eble ankaŭ de aliaj kapabloj. Socio estis organizita sur la bazo de triboj, kvankam oni scias tre malmulte pri tio. Nur malmultaj el la plej grandaj setlejoj, kiel Heuneburg en la sudo de Germanio, estis urboj pli ol vilaĝoj laŭ modernaj normoj.

KuŝejojRedakti

NotojRedakti

  1. Philip L. Kohl (1996). Nationalism, Politics and the Practice of Archaeology. p. 134. ISBN 0521558395. "... in the 1940s. They were emphatically developed by S. P. Tolstov (1946; 1947b), whose original contribution was to include the Thracian- Illyrian population (the Hallstatt culture) ...""
  2. Herbert Kuhn (1976). Geschichte der Vorgeschichtsforschung. p. 455. ISBN 3110059185. "... of the Middle Danube Urnfield group persisted in the eastern Alpine and the north and east Adriatic area where the Illyrian Hallstatt culture arose in the following centuries best known through its celebrated Hallstatt cemetery and the situla art."