Hala Stulecia

(Alidirektita el Hala Ludowa)

Hala Stulecia (pole "jarcenta halo" aŭ, en tempoj de de la socialisma ŝtato Pola Popola RespublikoHala Ludowa, "popola halo") estas historia konstruaĵo en Vroclavo, Pollando, kiu estis konstruita sub la germana nomo Jahrhunderthalle ("jarcenta halo") dum la jaroj 1911 ĝis 1913 laŭ planoj de Max Berg, tiama ĉefarkitekto de la urbo.

Hala Ludowa / Jahrhunderthalle, nun nomata la Jarcenta Halo

La konstruaĵo celis memorigi pri la kontraŭnapoleonaj bataloj, cent jarojn antaŭe kaj tiele estis nomita.

La halo estas konstruita tute el ŝtalbetona, en simetria ronda formo kiu inkluzivas kvar "foliojn". En ĝia centro estas granda ronda spaco kun 65 metroj de diametro kaj 42 metroj de alto. La kupolo, kiu altas 23 metrojn, ankaŭ estas farita el ŝtalbetono kun 4 fenestroj, kiuj staras sur kvar etaĝoj unu super la alia, en formo rememoriga pri geedziĝa kuko. Per sia interna diametro de 69 metroj la kupolo siatempe estis la plej granda kupolo en Germanio.

La halo povas akcepti ĝis 8,000 sidlokojn kaj dum ĝia konstruo estis la plej granda tiaspeca strukturo en la mondo.

La konstruaĵo estas konsiderita mejloŝtono en la fako de moderna inĝenierado kaj arkitekturo en la frua 20-a jarcento kaj pioniro en la evoluo de ŝtalbetona konstruado. Pro ĉi tiuj la konstruaĵo estis akceptita la 13-an de julio 2006 sur listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko – kun sia origina, germana nomo Jahrhunderthalle.