Halden

komunumo en la provinco Østfold de Norvegio
(Alidirektita el Halden (Norvegio))

Halden estas urbo kaj komunumo en la provinco Østfold en la pleja sudoriento de Norvegio. Ĝi situas borde de la Balta Maro kaj tre proksime de la limo al Svedio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 31 730 loĝantoj.

Halden
komunumo de Norvegio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Norvegio
Provinco Viken
1919 - 2019 Østfold
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31 730  (2023) [+]
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 8′ N, 11° 29′ O (mapo)59.12638911.482778Koordinatoj: 59° 8′ N, 11° 29′ O (mapo) [+]
Areo 642,31 km² (64 231 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Halden (Viken)
Halden (Viken)
DEC
Halden
Halden
Situo de Halden
Halden (Norvegio)
Halden (Norvegio)
DEC
Halden
Halden
Situo de Halden

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Halden [+]
vdr

Historio redakti

La urbon dominas la proksima fortikaĵo Fredriksten. Inter la jaroj 1665 kaj 1928 Halden nomiĝis Fredrikshald – kaj la urbo kaj la fortikaĵo estis nomataj laŭ la reĝo Frederiko la 3-a de Danio-Norvegio. Dum la sieĝo de la fortikaĵo fare de la sveda armeo dum aŭtuno de la jaro 1718 ĉi tie la 30-an de novembro mortis la sveda reĝo Karolo la 12-a.

Vidindaĵoj redakti

La fortikaĵo Fredriksten situas sur monteto super la urbo kaj de ĝi oni havas panoraman vidon de la urbo, ĝia haveno kaj la proksima fjordo de la Balta Maro. Fredriksten konstruiĝis dum 1661-1671 kaj 1682-1701 protekte al la ree atakanta armeo de la proksima reĝlando Svedio. Ĝi konsistas el kvar bastionoj kaj centra citadelo.

 
rigardo de la fortikaĵo al la urbo

Moderna konstruaĵo estas la betona radio-turo "Höiåsmasten", kiu konsideriĝas la dua plej granda konstruaĵo de Norvegio.

Ekonomio redakti

La ekonomia bazo de la urbo estas prilaboro de ligno, elektrotekniko, ĥemia kaj kroma industria produktado.

Eksteraj ligiloj redakti

  Østfold