„ Tiu ĉi la unua granda eldonita en Esperanto opero eble estos prezentita en la venonta
kongreso en Krakovo. Kompreneble, la ĉefa elemento en la sukceso de opero estas la muziko, kaj se tiu ĉi estos konforma al la bona /ibretfo, oni povas atendi brilajn efektojn! La temo estas kortuŝa sorto de vilaĝana knabino delogita de riĉa sinjorido, kies edziĝoceremonion ŝi vidas. Freneza, kun obtuzaj sentoj, Ŝi vagas forlasita, korrompita, ĉiam sopirante :
“Kiel rompita vente arbeto
Estas animo la mia.
Kie vi estas, roza kroneto,
Kie vi, floro lilia ?
Ĉion forprenis Janko, karulo,
Kion fordoni mi povis ;
Ĉie lin serĉas mia okulo,
Sed lin nenie retrovis.
Kie vi estas, falko aera,
Kie vi, mia brilanta suno ?
Mi, kiel kampa flor” en aŭtuno
Sen vi, pereas mizera.”
La teksto estas tradukita el la pola, kaj ĝi estas bone kaj bele farita, kiel oni povas juĝi per la specimeno iom nekutima estas la ofta uzado de vortoj en kunmetita formo, ekz.: tutegala, ĵunsinjoro, kar-infanoj, gajbabili, k.a., kie la formoj en prozo certe estus nebonaj aŭ eĉ malĝustaj. Sed oni ja ne devas fari katenojn por la Muzoj! Ni legis la operon du fojojn kun granda
plezuro, kaj ni tre dezirus ĉeesti ĝian prezentiĝon. ” |