Hallgrímur Sæmundsson

islanda poeto kaj esperantisto
(Alidirektita el Hallgrimur Saemundsson)

Hallgrímur Sæmundsson (naskiĝis la 19-an de junio 1926, mortis la 22-an de junio 2013) estis islanda poeto kaj esperantisto[1].

Hallgrímur Sæmundsson
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1926 (1926-06-19)
Morto 22-an de junio 2013 (2013-06-22) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Islando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Hallgrímur.

Aktivado en la Esperanto-movado redakti

Hallgrímur Sæmundsson lernis Esperanton en 1947. Li membriĝis al Universala Esperanto Asocio la jaron post sia esperantistiĝo kaj restis ĝia fidela membro ĝis sia morto. Dum multaj jardekoj li estis unu el la plej viglaj aktivuloj por Esperanto en Islando. Li seninterrompe ludis gvidan rolon en la loka Esperanto-Societo "Aŭroro" en Rejkjaviko kaj ankaŭ en la Islanda Esperanto-Asocio, kiun li reprezentis en la komitato de UEA de 1980 ĝis 2001 kiel komitatano A respektive kiel observanto ek de 1987. Li partoprenis en multnombraj Universalaj Kongresoj de Esperanto, unuan fojon 1949 en Bournemouth kaj lastfoje 2011 en Kopenhago. Li estis sekretario de la LKK de la 62-a UK en Rejkjaviko 1977. La 2-an islandan UK en 2013 li bedaŭrinde ne plu povis travivi ĉar la 22-an de junio la sorto lin devigis post forta malsano eki al sia lasta vojaĝo.

Verkaro en Esperanto redakti

Hallgrímur Sæmundsson unuflanke tradukis en 2007 la faman islandan infanlibron Blondulo kaj aliflanke li tradukis la infanlibron La varma rivereto de la slovena lirikistino Erna Starovasnik. Li provlegis dum multaj jaroj la revuon "La Tradukisto". Li tradukis por ĝi novelojn el Esperanto en la islandan kaj el la islanda al Esperanto.

Honora Membro de UEA redakti

La 20-an de julio 2013 la Komitato de UEA en sia unua kunsido kadre de la 98-a UK en Rejkjaviko elektis Hallgrímur Sæmundsson kune kun Biruta Rozenfelde kaj Roland Lindblom kiel Honoran Membron de Universala Esperanto-Asocio. Tiu honorigo okazis preskaŭ du monatojn post lia morto, sed la procedo komenciĝis kiam li ankoraŭ vivis kaj li anticipe akceptis la honoran membrecon en UEA.

Referencoj redakti