Haloĥorejo nomiĝas la ĥorejo de preĝejo, en kiu ĉiuj flanknavoj havas saman aŭ proksimume saman altecon. Haloĥorejojn oni konstruis ĉefe en halopreĝejoj precipe en Germanujo dum la gotika epoko. Se la flanka navo de la halo ĉirkaŭas kiel ĥorĉirkaŭirejo la ĥorejon, oni diras haloĥora ĉirkaŭirejo. La unua haloĥora ĉirkaŭirejo en Germanujo estas tiu de la katedralo de Verden (ĉe Bremeno), en suda Germanujo la pionira konstruaĵo estas la katedralo de Schwäbisch Gmünd. Ĉar la flanknavoj estas same altaj kiel la ĉefnavo, la plejofte trinava ĥorejo ricevas nur malrektan lumon. La preciza elformado estis malsama. Oni povas maldetale distingi kvar malsamajn konstruformojn:

La unua germana haloĥorejo: la katedralo de Verden ĉe Aller
Haloĥorejo de la katedralo de Schwäbisch Gmünd
  • Ofte la apogopilastroj subtenantaj la volbon estas enigitaj en la internon de la ĥorejo, tiel ke ekestis absidokapelaro. Sur tiu ĉi povas troviĝi supera fenestrozono,
  • aŭ per galerio, sur kiu troviĝas same profundaj niĉoj kiel la kapeloj.
  • La lasta alternativo havas finaĵon sen ĥorĉirkaŭirejo kaj absidokapelaro.

Literaturo redakti

  • Hans-Joachim Kunst: Die Entstehung des Hallenumgangchores - Der Domchor zu Verden an der Aller und seine Stellung in der gotischen Architektur, en: Marburger Jahrbuch für Kunstwissenschaft 18, 1969.