Hamadi Ĝibali

(Alidirektita el Hamadi Jebali)

Hamadi Ĝibali (arabe حمادي الجبالي, latinliterigo Ḥamādī al-Ǧibālī, franca kaj angla literumo Hamadi Jebali; naskiĝis la 12-an de januaro 1949) estas tunizia inĝeniero, islamisma politikisto kaj ĵurnalisto. Li estas la Ĝenerala Sekretario de la movado Ennahda, modera islamisma partio en Tunizio. De decembro 2011 ĝis marto 2013 li oficis kiel ĉefministro de Tunizio.

Hamadi Ĝibali
حمادي الجبالي
Persona informo
حمادي الجبالي
Naskiĝo la  12-an de januaro 1949(nun 1949-01-12) (75‑jara)
en Sousse, Tunizio
Religio Islamo
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Franca protektorato de TunizioTunizio vd
Alma mater Universitato de Tunizo
Universitato de Parizo
Partio movado Ennahda
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoinĝeniero vd
ĉefministro de Tunizio
Dum 24-a de decembro 2011 – 14-a de marto 2013
Antaŭulo Beĝi Caid El Sebsi
Sekvanto Ali Laarayedh
ĝenerala sekretario de la movado Ennahda
Dum 6-a de junio 1981 –
Antaŭulo Pozicio establita
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post murdo de la opozicia partiestro Ŝokri Belaid la 6-an de februaro 2013 per multnombraj pafoj ekster sia domo en El Menzah, proksime al la tunizia ĉefurbo Tunizo, Hamadi Ĝibali samtage malfondis la ekzistantan nacian registaron kaj starigis provizoran registaron de "nacia unueco" ĝis okazigo de pli fruaj novaj elektoj.