Hamat Tiberiado estas antikva arkeologia kuŝejo kaj israela nacia parko Hamat Tverja Nacia Parko kiu troviĝas sur la Tiberiado-Zemach vojo kiu kondukas laŭlonge de la marbordo de la Maro Kineret al Tiberiado.

Hamat Tiberiado
protektata areonaturrezervejoarkeologia loko [+]
Koordinatoj32° 46′ 0″ N, 35° 33′ 4″ O (mapo)32.76666666666735.551111111111Koordinatoj: 32° 46′ 0″ N, 35° 33′ 4″ O (mapo)

Hamat Tiberiado (Israelo)
Hamat Tiberiado (Israelo)
DEC
Hamat Tiberiado
Hamat Tiberiado
Map
Hamat Tiberiado
Vikimedia Komunejo:  Hamat Tiberias [+]
vdr
Zodiaka mozaika planko, sinagogo en Hamat Tiberiado

Nomo redakti

HammathHamma estas la hebrea kaj ĝenerale ŝemida vorto por "termofonto". La hebrea posesiva pluralo estas hamej-. Tiu estas aldonita al Tiberiado por nomi la termofontojn ĉe la situo kaj la feriejo: Hamej Tverija. Tiberiado estas la nomo de la apuda pli granda urbo establita je la unua jarcento K.E., kiu en la hebrea nuntempe ankoraŭ nomiĝas Tverija. Pro tio ke pluraj lokoj nomiĝis "Hammath", oni faris distingon per la aldonado de Tiberiado/Tverija al la nomo. La araba nomo uzas la parencan vorton: Al-Hammam.

Historio redakti

 
Tiberiadaj termofontoj, 1925

La 17 termofontoj de Hamat Tiberiado estis konataj ekde la antikveco pro iliaj resanigecaj trajtoj. La situo estis retrovita je 1920 kiam oni konstruis la Tiberiado-Samaĥ vojon.

La Hamej Tverija naturaj termofontoj troviĝas sur la tereno de la parko. Laŭ la saĝuloj de la Talmudo, la termofontoj estis konstante varmaj ĉar ili alfluis preter la enirejo de Infero.[1] Arkeologo konkludis ke ĝi estis konstruita sur la ruinoj de la biblia urbo de Hammath (Josuo 19:35). Tamen la trovaĵoj de la elfosaĵoj estas limigitaj je la 1a-8a jarcentoj K.E.[2]

Sinagogo redakti

 
Antikva greka surskribo sur la Helenisma mozaika planko de la sinagogo en Hamat Tiberiado

La Hamat Tiberiado Sinagogo estas antikva sinagogo ĉe la periferio de Tiberiado, troviĝanta proksime al la termofontoj iomete suda de la urbo. La sinagogo datiĝas de 286 kaj 337 K.E., kiam Tiberiado estis la sidejo de la Sinedrio. Du sinagogaj situoj estis elkavigitaj ĉe Hamat Tiberiado. La unua, malkovrita je 1921 de Nachum Slouschz kiu laboris pere de la patroneco de la Juda Palestina Esplorado-Socio, estis esenca evento en la historio de israela arkeologio ĉar ĝi estis la unua arkeologia fosado farita sub judaj aŭspicioj.[3] Kalkoŝtona menoro estis malkovrita tie kaj estas nun montrita ĉe la Muzeo de Israelo. La mozaika planko konsistas el tri paneloj kiuj prezentas la zodiakon kaj Helios, la suna dio. Virinoj kiuj simbolas la kvar sezonojn de naturo aperas en ĉiu angulo.[4]

La dua sinagoga, elkavigita de Moshe Dothan, estas notita pro sia komplika mozaika etaĝo. La sinagogo, kiu datiĝas de la lasta duono de la 4a jarcento K.E., estis nomita laŭ surskribo kiu greke tekstas, "Severo, la lernanto de la plej gloraj patriarkoj," evidente referencanta la gvidantojn de la juda komunumo.

En la centro de unu granda mozaiko estas la suna dio, Helios, sidanta en sia ĉaro tenanta la ĉielan sferon kaj vipon. Naŭ el la 12 signoj de la zodiako pluvivis sendifekte. Alia panelo montras Toraan keston flankita de du sep-branĉitaj menoroj kaj aliaj Judaj ritaj objektoj.

Referencoj redakti

  1. Zev Vilnay (June 1978).
  2. Gordon, Douglas L (1997).
  3. S. Fine, Art and Judaism in the Greco-Roman World: Toward a new Jewish Archaeology (Cambridge, 2005), 22-7
  4. Hamat Tiberias National Park, An opulent synagogue and ancient medical baths. Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-11-29.

Eksteraj ligiloj redakti