Hamdan bin Raŝid Al Maktum

vicreganto de Dubajo

Hamdan bin Raŝid Al Maktum (arabe حمدان بن راشد آل مكتوم, Ḥamdān bin Rāŝid Āl Maktūm; naskiĝis la 25-an de decembro 1945, mortis la 24-an de marto 2021) estis araba ŝejko kaj membro de la reganta familio Maktum, vic-reganto de Dubajo kaj ministro de financoj kaj industrio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (U.A.E.).

Hamdan bin Raŝid Al Maktum
Deputy Prime Minister of the United Arab Emirates
Ŝejko Hamdan bin Raŝid Al Maktum (2003)
Ŝejko Hamdan bin Raŝid Al Maktum (2003)
Persona informo
حمدان بن راشد آل مكتوم
Naskiĝo 25-an de decembro 1945 (1945-12-25)
en Bur Dubajo
Morto 24-an de marto 2021 (2021-03-24) (75-jara)
Religio islamo [#]
Lingvoj arabaangla [#]
Ŝtataneco Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [#]
Alma mater Universitato de Kembriĝo • The Ahmadiyya School [#]
Familio
Dinastio Āl Maktūm [#]
Patro Raŝid bin Sa'id Al Maktum [#]
Gefratoj Maktoum bin Rashid Al Maktoum • Mohamedo bin Raŝid Al Maktum • Ahmed bin Rashid Al Maktoum [#]
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Al Maktum frekventis lernejojn en Dubajo kaj studis ĉe la Bell School of Languages en Kembriĝo. En 1971 li iĝis la unua ministro pri financoj kaj industrio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, pozicio, kiun li tenis ĝis sia morto. Li estis la ĉefa reprezentanto de la UAE ĉe la Internacia Monunua Fonduso, la Organizo de Nafto-Eksportaj Landoj (OPEL) kaj de la Arabaj Ŝtatoj. En 1995 Hamdan Al Maktum estis nomumita vic-reganto de Dubajo[1].

Fondumo Al MaktoumRedakti

Li estis la iniciatinto de la Al Maktoum Instituto en Dubajo, institucio kiu aljuĝas stipendiojn al studentoj, kaj fondis la Al Maktoum Foundation, kiu antaŭenigas interkulturan dialogon inter la araba kaj okcidenta mondoj. Li estis la fondinto kaj "patrono" de Al-Maktoum Kolegio de Supera Edukado en Dundee, Skotlando[2].

Premio Unesko-Hamdan por instruista disvolviĝoRedakti

Lia Fondumo (Al Maktoum Foundation) finance subtenas la Unesko-premion Hamdan por Instruista Disvolviĝo, kreita en 2008 por subteni la plibonigon de instruado kaj lernkvaliton por atingi la UN-celon de Daŭripova Evoluo n-ro 4 pri kvalita edukado, kiu estas unu el la prioritatoj de Unesko. La premio estas egale dividita inter tri gajnintoj, kies projektoj celas plibonigi tutmonde la efikecon kaj efikecon de instruistoj.

Akcelo de la araba lingvo en ne-arabaj landojRedakti

La Fondumo Hamdan bin Rashid Al Maktoum aprobis la efektivigplanon, kiun la Centro de Araba Lingvo por Ne-Arabaj Parolantoj ĉe ICESCO (islama ekvivalento de Unesko) prezentis pri la projekto por subteni la instruadon de araba lingvo en ne-arabaj landoj[3].

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti