Hanabiramoĉi (葩餅) estas japana dolĉaĵo, manĝata en la komenco de la nova jaro. Hanabiramoĉi estas ankaŭ servita dum la unua japana teceremonio de la nova jaro.

Hanabiramoĉi

Deveno redakti

La nomo "hanabiramoĉi" signifas "florpetala moĉio". La origina formo de Hanabiramochi estas Hiŝihanabira, dolĉaĵo manĝata en la imperiestra familio dum specialaj eventoj je la komenco de la nova jaro.

Hanabiramochi estis unue farita dum la erao de Mejĝi (8-a de septembro 1868 ĝis 30-a de julio 1912), sed ĝi nuntempe estas tre kutima novjara japana dolĉaĵo.

Formo redakti

La formo de hanabiramoĉi estas tradicie tre detale difinita. La ekstera blanka moĉi-tavolo estas plata kaj ronda, faldita al duoncirkla formo. En la mezo devas esti videbla roza koloro kiu iras al blanko je la rando. Kontraŭe al dajfuko, la moĉio ne devas tute kaŝi la enhavon.

En la mezo de hanabiramoĉi estas anko, dolĉa pasto el azuki-faboj, kaj en la mezo de tiu ĉi maldika peco de dolĉa gobo (lapo, kiu montriĝas ambaŭflanke de la moĉio.

Simbolo redakti

Ĉiu ero de hanabiramoĉi havas propran signifon.

La ruĝa koloro videbla tra la blanka moĉio estas ne nur simbolo de la nova jaro, sed ankaŭ de la japana umefloro, kiu reprezentas purecon, daŭrigon kaj renoviĝon.

La lapo reprezentas aju-on, fiŝon troveblan nur en orienta Azio; ĝi estas preĝo por longa vivo.