Hanko

komunumo en Finnlando

Hanko (finna prononco ['haŋko], sveda nomo Hangö) estas la plej suda urbo en Finnlando. Ĝi estas havena urbo ĉe la fino de longa duoninsulo (Hanko-terpinto), 130 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo Helsinko. La urbo havas 9038 loĝantojn (2014). El tiuj 53 % estas finnlingvaj kaj 43 % svedlingvaj. La urbo estas oficiale dulingva.

Panorama bildo montras la konstrustilon de la urbo, kun plejparte lignaj domoj. Rulumu la bildon por pli vasta vido.
Panorama bildo montras la konstrustilon de la urbo, kun plejparte lignaj domoj. Rulumu la bildon por pli vasta vido.
Hanko · Hangö
urbetokomunumourbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Finnlando
Provinco Uusimaa
Poŝtkodo 10900 • 10940 • 10960
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 517  (2017) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 49′ N, 22° 58′ O (mapo)59.82361111111122.968055555556Koordinatoj: 59° 49′ N, 22° 58′ O (mapo) [+]
Areo 116,45 km² (11 645 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Hanko · Hangö (Finnlando)
Hanko · Hangö (Finnlando)
DEC
Hanko · Hangö
Hanko · Hangö
Situo de Hanko · Hangö

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hanko [+]
vdr

La Hanko-terpinto estas la plej suda elstaraĵo de kontinenta Finnlando. Ĝi estas la okcidenta fino de longa terdorso, kiun formis la lasta glacia epoko kaj kies alia fino estas en orienta Finnlando. La grundo de la duoninstulo estas plejparte sabla kaj gruza, kun pina arbaro kaj arbustetoj de la erika familio.

La marbordoj de la urbo estas sume longaj je 130 km, kun 30 kilometroj da sabla strando. Al la urbo apartenas pli ol 90 insuloj kaj insuletoj.

La Hanko-terpinto estis longe konata alteriĝejo de ŝipoj kaj boatoj veturantaj laŭ la norda bordo de la Finna Golfo.

Dum sia historio, Hanko, en strategie grava loko ĉe la Balta Maro, travivis militojn kaj batalojn. En 1714, ĉe la norda flanko de la duoninsulo okazis la Batalo de Gangut inter la Rusa kaj Sveda flotoj. Ĝi estis la unua grava venko por la militŝiparo de Rusujo. Tiu batalo estas konata ankaŭ sub la nomoj Batalo de Gangut [laŭ la malnova Rusa nomo de Hanko, Gangut, el la Sveda nomo Hangöudd), batalo de HangöuddBatalo de Rilax (aŭ de Riilahti) laŭ la nomo de proksima vilaĝo.

En la 1700-jaroj la Sveda imperio konstruis fortikaĵojn sur insuloj proksimaj al Hanko. Tiujn transprenis la Rusa imperio en 1809, kiam ĝi aneksis Finnlandon post milito kontraŭ Svedujo. Dum la Krimea Milito (1850-jaroj) la urbon bombadis Britaj militŝipoj.

En la Moskva Pactraktato (Marto 1940), post la Vintra Milito, Finnlando devis ludoni la urbon Hanko kun la ĉirkaŭa duoninsulo kaj maro al Sovetunio, por uzo kiel militbazo. La luon praktike finis la Daŭriga Milito (1941–1944). Post ĝi Sovetunio ricevis anstataŭe la pli orientan duoninsulon Porkkala kiel militbazon por 50 jaroj; tiu lukontrakto estis finita en 1956.

Ĝemelurboj redakti

Gefiloj redakti