Hannah Arendt
Johanna "Hannah" ARENDT [HAna Arent] (naskiĝis la 14-an de oktobro 1906 en Linden, nun kvartalo de Hanovro, mortis la 4-an de decembro 1975 en Novjorko / Usono) estis juda filozofino kaj politikologino.
Hannah Arendt | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Johanna Arendt | ||||
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1906 en Hanovro | ||||
Morto | 4-an de decembro 1975 (69-jara) en Supra Okcidenta Flanko, Novjorko | ||||
Mortis pro | korinfarkto [#] | ||||
Tombo | Bard College Cemetery [#] | ||||
Religio | judismo [#] | ||||
Lingvoj | germana lingvo • angla lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Hanovro • Novjorko [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio • Usono • sen valoro [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo • Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo • Universitato de Marburg [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Günther Anders • Heinrich Blücher [#] | ||||
Parencoj | Henriette Arendt [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • historiisto • verkisto • politikologo • eseisto • universitata profesoro • sociologo • aŭtoro • politikteoriisto [#] | ||||
Laborkampo | politika filozofio [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La originoj de totalismo ❦ The Human Condition ❦ Eichmann en Jerusalemo ❦ On Revolution [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||


VivoRedakti
Plurajn jaroj de sia infaneco ŝi pasis en Kenigsbergo (tiam parto de Germanio). Jam en la aĝo kiam ŝi estis 13-jara la verkoj de germanaj filozofoj Martin Heidegger kaj Karl Jaspers ege ekinteresiĝis ŝin. Poste en la jaro 1924 Arendt ekstudis filozofion, teologion kaj klasikajn lingvojn: unue en la Universitato de Marburg, poste en Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo kaj Universitato de Hajdelbergo. En la jaro 1933 ŝi — persekutate de la germanaj faŝistoj — elmigris al Parizo, kie ŝi eklaboris por diversaj judaj organizaĵoj. Ekde 1940 ŝi vivis en Usono kaj en 1951 ŝi fariĝis usona civitanino. Post ĵurnalisma kariero ŝi instruis en diversaj universitatoj, i.a. la Universitato Princeton kaj la Novjorka New School for Social Research.
Grandan famon Hannah Arendt gajnis pro siaj esploroj pri totalismo. Sciencaj verkoj kiel La Originoj de Totalismo (1951) kaj Eichmann in Jerusalem : a report on the banality of evil (1963) atingis vastan legantaron.