Malfermi la ĉefan menuon

Hano la Granda estis riĉa aristokrato el Kartago de la 3-a jarcento a.K. Li posedis grandajn teritoriojn en Magrebo kaj gvidis la kartagan frakcion, kiu kontraŭis daŭrigi la batalon kontraŭ Romo dum la unua punika milito. Li preferis daŭre konkeri terojn en Nordafriko anstataŭ efektivigi ŝipan militon kontraŭ Romo, kiu ne havigus al li personajn avantaĝojn. Liaj interesoj rekte alfrontis tiujn de la kartaga generalo Hamilkar Barka. Hano elmuntis la maran kartagan floton en la jaro 244 a.K., Donante tempo al Romo por rekonstrui sian floton kaj fine venki super Kartago en la jaro 241 a.K.

Hano la Granda
Comic History of Rome p 162 Hanno announcing to the Mercenaries the Emptiness of the Public Coffers.jpg
Persona informo
Naskiĝo
en Antikva Kartago
Morto 1-an de decembro 1999 (1999-12-01)
Profesio
Profesio politikisto
Information icon.svg
vdr

Post la milito li rifuzis pagi la militsoldulojn dungitajn de Hamilkar. Ribelo ekis, konata kiel la Milito de la solduloj, kaj Hano ekkomandis la armeo npor sufoki ĝin. Lia provo ne sukcesis kaj li redonis la komandon al Hamilka. Fine, ambaŭ kunlaboris por venki la ribelulojn en la Bagradas Rivero en 238 a.K.

Lia kromnomo, "La Granda", ŝajne estis atribuita al li pro siaj konkeroj en Afriko. Li daŭre kontraŭis la konflikton kun Romo, kiu nepre engaĝigis marameajn koliziojn. Dum la Dua Punika Milito, li gvidis la por-romian frakcion en Kartago, kio malfaciligis sendi plifortikigojn al la filo de Amilkar, Hanibalo, post lia venko ĉe la Batalo de Cannas.

Post la kartaga malvenko ĉe la batalo de Zama (202 aK), li estis inter la senditaj ambasadoroj por negoci pacon kun Romo.