Hans-Dietrich Genscher

germana politikisto

Hans-Dietrich GENSCHER (naskiĝis la 21-an de marto 1927 en Halle-Reideburg, mortis la 31-an de marto 2016 en Wachtberg[1]) estis germana politikisto.

Hans-Dietrich Genscher
en 2001
en 2001
Persona informo
Hans-Dietrich Genscher
Naskiĝo 21-an de marto 1992
en Halle
Morto 31-an de marto 2016
en Wachtberg
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Tombo Q28055863 vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko Wachtberg vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato de LepsikoHamburga universitato • Hans-Dietrich-Genscher-Gymnasium vd
Partio Freie Demokratische Partei
Subskribo Hans-Dietrich Genscher
Familio
Edz(in)o Barbara Genscher vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • asesoro • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • militistoministro pri internaj aferojministro pri eksteraj aferoj vd
Laborkampo politikoekstera politiko vd
Aktiva en Bonno vd
En TTT Oficiala retejo vd
ministro pri internaj (ĝis 1974) kaj eksteraj aferoj de Germanio
Dum 19691992
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis membro de la liberala politika partio Freie Demokratische Partei (FDP). De 1969 ĝis 1974 li estis ministro pri internaj aferoj kaj de 1974 ĝis 1992 preskaŭ seninterrompe ministro pri eksteraj aferoj kaj vickanceliero de la Federacia Respubliko Germanio. Inter la jaroj 1974 kaj 1985 li krome estis prezidanto de sia partio FDP.

De 1984 ĝis 1985 li estis prezidanto de la Konsilio NATO kaj prezidanto de la ministraro de la Okcident-Eŭropa Unio.

Kiel okcidentgermania ministro pri eksteraj aferoj li estis forta subtenanto de politiko de ekvilibrigo inter oriento kaj okcidento, kaj evoluigis propran strategion por politiko de aktiva malarmado kaj la daŭrigo de la dialogo de la okcidentaj ŝtatoj kun la ŝtanĝiĝanta ŝtato Sovetunio, kaj ankaŭ por la plia kunkresko de la membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumaro kaj posta Eŭropa Unio. Li grave kontribuis al la unuiĝo de la nunaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, kaj ankaŭ al la reunuiĝo de Germanio, pri kiu li en 1990 traktadis kun la tiama ministro pri eksteraj aferoj de GDR, Markus Meckel.

Hans-Dietrich Genscher en 2008

Aparte de tio li engaĝiĝis por efika okcidentgermania subteno al la reformaj procesoj en la orientaj ŝtatoj de Mezeŭropo, aparte en Pollando kaj Hungario. En januaro 1980 li ekzemple oficiale kunvenis kun la prezidanto de la tiam malpermesita sindikato Solidareco, Lech Wałęsa, al kiu kaj al la pola opozicio li certigis subtenon en la lukto por demokratiaj reformoj. En novembro 1990 li kaj lia pola kolego Krzysztof Skubiszewski subskribis traktaton pri la definitiva validigo de la nuna limo inter Germanio kaj Pollando.

La 18-an de marto 1992 li propradezire eksiĝis el la germania registaro, en kiu antaŭe li membris dum 23 jaroj. Sian decidon li surprize publikigis tri semajnojn antaŭe. Tiumomente li estis la plej longe oficanta ministro pri eksteraj aferoj en Eŭropo.

Rilato al Esperanto redakti

Hans-Dietrich Genscher estis membro de la Honora Komitato por la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en 1999 en Berlino.

En la akcepta letero li akcentis:

„Mi tute konscias pri la grava kontribuo, kiun Esperanto plenumas al la interkompreniĝo de la popoloj. Pro tio mi volonte akceptas vian inviton.“ [2][3]

Referencoj redakti

  1. Anonco ĉe orf.at
  2. LKK informas: Patrona Komitato estiĝas. Berlino 1998, ELB-arkivo
  3. Kongresa Libro – 84-a Universala Kongreso de Esperanto Berlino 31 julio – 7 aŭgusto 1999, UEA, Rotterdam 1999, p. 4

Eksteraj ligiloj redakti