Hans-Joachim Näther

Hans-Joachim NÄTHER (naskiĝinta en la 9-a de decembro 1929 en Altenburg, murdita en la 12-a de decembro 1950 en Moskvo[1]) estis germana disidento kaj rezistanto en GDR.

Hans-Joachim Näther
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1929 (1929-12-09)
en Altenburg
Morto 12-an de decembro 1950 (1950-12-12) (21-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Gimnazio frederika (Altenburg)
vdr
Monumento por la kondamitaj junuloj sur la Hospitala Placo en Altenburg.

Vivo redakti

Näther frekventis la lernejon Friedrichsgymnasium (tiam: Karl-Marx-Oberschule) en Altenburg. En la 11-a klasŝtupo li fondis (printempo de 1949) kune kun tri samklasanoj - Ulf Uhlig, Gerhard Schmale kaj Jörn-Ulrich Brödel - rezistogrupon. Ili pendigis flugfoliojn, sur kiuj ili postulis liberecon kaj liberajn balotojn.[1] Por tio ili havis kontakton kun la uestberlina aro Kampfgruppe gegen Unmenschlichkeit (KgU). Ili konstruis radian elsendilon kaj provis ĝeni paroladon radie disaŭdigitan de Wilhelm Pieck okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga de Stalino en la 21-a de decembro 1949.

Näther nomis lin amasmurdiston kaj diktatoron. Ĉu la elsendigo fakte aŭdeblis publike, ĝis hodiaŭ malklaras.[2] Ekde la 21-a de marto 1950 estis arestitaj 17 personoj, malmultaj sukcesis fuĝi. En septembro 1950 milittribunalo kondamnis Näther je morto per ekzekutado pro kontraŭleĝa arigon, kontraŭsoveta propagando kaj spionado. Similon suferis la instruistoj Siegfried Flack († en la 15-a de decembro 1950) kaj Wolfgang Ostermann († en la 12-a de decembro 1950).

La fuĝinta samklasano Ludwig Hayne kaptitis fare de policanoj dum disdonado de flugfolio en Eosta Berlino kaj murditis en la 28-a de aprilo 1951.

Post la proceso oni transportis Näther al Moskvo, kie la Supera Soveto de Sovetunio rifuzis ties petskribon pri indulgo. Li mortpafitis en la prizono Butyrka. Liaj parencoj pri tio ne informitis antaŭ la 1995-a jaro.

Romano redakti

Pri la altenburgaj eventoj kaj la sorto de Näther baziĝas la porjunulara romano 50 Hertz gegen Stalin de Steffen Lüddemann.[3] En la 2013-a jaro oni surscenejigis en la Landa teatro de Altenburg la pecon Die im Dunkeln sub la reĝisorado de Mona Becker.[4]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hans-Joachim Näther Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine ĉe gegen-diktatur.de
  2. Heitzer, Enrico: Einige greifen der Geschichte in die Speichen. Jugendlicher Widerstand in Altenburg/Thüringen 1948 bis 1950. Metropol 2007, p. 8-9 kaj 86-91.
  3. Rezension in Die Welt
  4. Die im Dunkeln. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2014-07-15.

Literaturo redakti

  • Wolfgang Enke: "Hans-Joachim Näther". En: Karl Wilhelm Fricke, Peter Steinbach, Johannes Tuchel (eld.): Opposition und Widerstand in der DDR. C.H. Beck, München 2002
  • Enrico Heitzer: Einige greifen der Geschichte in die Speichen. Jugendlicher Widerstand in Altenburg/Thüringen 1948 bis 1950. Metropol, Berlin 2007