Hans Joachim Plehn

germana teknikisto-komercisto, esperantisto, kunlaborinto de Eugen Wüster kaj Esperanto-vortaristo
(Alidirektita el Hans-Joachim Plehn)

Hans Joachim PLEHN [plen] (naskiĝis la 14-an de majo 1905 en Erfurt, mortis la 10-an de marto 1985 en Wieselburg - Aŭstrio) estis germana teknikisto-komercisto, esperantisto, kunlaborinto de Eugen Wüster kaj Esperanto-vortaristo.

Plehn studis en Breslau kaj Prago. De 1931 ĝis 1971 li laboris kiel inĝeniero en la fabriko de Eugen Wüster, i.a. kiel redaktisto de Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (EV) kaj poste en la terminologia laborejo.

Plehn estis esperantisto de 1922 kaj organize, instrue, propagande laboris en Breslau (tiuepoke ĉefurbo de la germana provinco Silezio). Li trapasis ekzamenon pri scienca kapableco ĉe Germana Esperanto-Instituto (GEI).

Plehn kontribuis i.a. al terminara kaj terminologia diskutoj (vd. "eksterajn ligilojn") kaj verkis kvinlingvan vortaron pri segiloj (Sägenwörterbuch, 1934). En 1978 aperis lia traduko de la verko "Internationale Sprachnormung" de Wüster. En 1984 li eklaboris pri la kompletigo de EV, cele al publikigo de la dua, ĝis hodiaŭ ne presita parto. Li sukcese (preskaŭ komplete) transskribis la ne plu presitan literon "L" per tajpilo, kiam li subite mortis 80-jaraĝa.

Literaturo redakti

  • 1985: Reinhard Haupenthal. Postrimarko. En: Plehn, Hans Joachim. Biografio de duona vortaro - aŭ kial Esperantujo perdis sian gvidantan esperantologon (prelego farita en la SU de la 68-a UK Budapest 1983, koncizigita por la preso kaj kompletigita per fonto-aparato). Saarbrücken: Iltis-Eld. 1985, 10 p. (Jubilea eldon-serio 3, Esperantologio 12)

Eksteraj ligiloj redakti