Hans-Werner Grossmann

svisa esperantisto

Hans-Werner GROSSMANN estas svisa esperantisto. Li naskiĝis en 1937 en Bazelo. Hans kiel 12jara knabo interesiĝis pri esploristoj kaj Afriko. Li trovis en biblioteko libron de Tibor Sekelj «Durch brasilianische Urwälder» (tra brazilaj praarbaroj). Tio tre plaĉis al li. Hans studis en Neuchâtel. Tie li lernis ne nur la francan, sed ankaŭ Esperanton kun William Perrenoud. Tiu romanda studperiodo daŭris ĝis 1957. De 1957 ĝis 1960 li laboris en horloĝfirmao en Neuchâtel. Poste li laboris ĉe Swissair, la svisa flugkompanio, de 1960 ĝis 1962. Tie li trovis Esperanto-grupon en Zuriko en la restoracio Karl der Grosse. Li konatiĝis tie kun Anita Altherr kaj J. J. Sturtzenegger. Tiu lasta prezentis al Hans la planon de Sekelj.

Hans-Werner Grossmann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1936 (1936-11-30) (87-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

La karavano de Tibor Sekelj redakti

 
Tibor Sekelj: Ĝambo Rafiki

Tibor bezonis iun, kiu kapablas ŝofori, kuiri kaj traduki. Hans aŭdis pri la karavano kaj anoncis sin. Hans estis 24jara. Tibor estis 48jara.

1960: Hans unue iris al Belgrado per aviadilo por konatiĝi kun Tibor. Interŝanĝo de leteroj.

La decido de Sekelj iri al Afriko fontas el la fakto, ke en 1960 kaj 1962 pluraj afrikaj ŝtatoj sendependiĝis. Tibor volis do iri al tiu kontinento por malkovri la popolojn.

1962: ekiro al Dovro (Anglio); tie ili akiris veturilon Land Rover kun remorko. La ŝoforo sidis dekstre. Li iris per ŝipo al Francio kun du britinoj. Poste La Chaux-de-Fonds, Bielo, Zuriko, Chiasso, Triesto, Belgrado. Tie li vidis Simo Milojević. Okazis intervjuoj. Ili akiris duan veturilon. Tie ili devis atendi polojn, kiuj venis kun filmomaterialo por televido. Inter ili estis dua ŝoforo. 8 personoj entute.

1962: Poste veturado ĝis Antakya. Tie oni vendis sklavojn, do unua malkovro de nova kulturo. Ŝipveturado al Bejruto. Poste al Aleksandrio. Devis okazi repago en Bejruto, Hans devis atendi. Do poste li flugis al Kairo. Li havis la kason, tamen malkovris, ke ene estas ŝtonoj: oni ŝtelis la enhavon…

En marto 1962 la karavano el 12 personoj (laŭ Grossmann) gvidata de Tibor Sekelj traveturis Afrikon "por malkovri homojn". (El la antaŭparolo de Ĝambo Rafiki, la verko, en kiu Tibor rakontas la aventurojn de la karavano). La nomo de tiu skipo estis «Karavano de Amikeco», konsistanta el ok homoj (laŭ Sekelj) el kvar landoj en du ajnagrundaj aŭtomobiloj. La vojaĝo daŭris unu jaron kaj atingis Egiption, Sudanon, Etiopion, Somalion, Kenjon kaj Tanzanion. Alia dua planita karavano al aliaj afrikaj landoj ne realiĝis. La celo de la vojaĝo estis rektaj homaj kontaktoj. Dume Tibor surgrimpis Kilimanĝaron, la plej altan pinton de Afriko. Foje Tibor faris ian kontakton sola, foje kun la karavananoj, depende de la kontakto mem kaj de la strategio de la gvidanto. Tiu ĉi vojaĝo estas la temo de la verko «Ĝambo rafiki», originale verkita en Esperanto, sed unue aperinta en ties slovena traduko.

Grossmann kaj Svisa Esperanto-Societo redakti

Komence de la dudekunua jarcento Hans-Werner Grossmann membris en la Estraro de SES kaj havis la oficon de kasisto.

Fonto redakti

El intervjuo farita la 3-an de julio 2013 en Bazelo fare de Mireille Grosjean.