„ Antaŭ ol malfermi la libron "Cent Himnoj", kiun mi ricevis por recenzo, mi ekdiris al mi: "Jen milda, modesta, serena, serioza libro!" Kaj mi ne eraris. Mia unua impreso estis ĝusta, mia dua estis mira. Tiu miro kreskis ĝis
mirego, kiam mi pensis, ke la aŭtoro ne nur tradukis versaĵojn de plej diversa konsisto, sed alfaris ilin al melodioj.
Efektive, kiam oni trovas nuntempe tiom da lingvaj misnovigoj, estas vera ĝuo legi tekstojn centprocente korektajn, malgraŭ tio, ke ili estas tradukitaj versoj. Ke Hans Amund Rosbach majstras la lingvon, jam pruvas lia bela versa antaŭparolo el kiu mi ĉerpas:
“Kaj dum mi kolektis el nia trezoro
mi iris — hezite— al tiu laboro
traduki la himnojn plej karajn ke l’kanto
de tiuj aŭdiĝu nun en Esperanto”.
Li tiris profiton — ĉiam korekte kaj tre klare— el ĉia lingva eblo por rimado. Vidu: Kantu tial... vi kaj mi al; kiu el... al ĉiel’; tretas sur... kapon de l'vipur'; vestis per... hom' sur ter’; gardus se... denove de; k.t.p.
Logis min precipe la 95-a himno “Deus Fortis” de Petter Dass (norvega pastro 1647-1707) konsistanta el 16 strofoj sepversaj, el kiuj kvar estas Samantaj! Jen la unua:
"Sankta Dio, Via nom’ kaj gloro
en la mondo brilu en honoro!
kaj en animo
sub ŝarĝ’ de timo
de pek’ kaj krimo
kun laŭd' sen limo
en koro!”
Kiel mi ĵus diris, sekvas 15 strofoj de simila konsisto. Kredantoj, kristanoj, aĉetu, legu, ĝuu, kantu ĝin. La nekredantoj, nekristanoj, legu kaj ĝuu la netakseblan labormeriton de Hans Amund Rosbach. Poeziamantoj kaj poetoj trovos en "Cent Himnoj” veran lemtrezoron.
Bela prezento, bona preso, klara teksto kun unu sola preseraro: Vin ne
benas, anst. Vin ni benas; en la lasta himno.
En la fino estas listo de aŭtoroj (45) kaj listo de komponistoj kun la titoloj kaj numeroj de la himnoj, kio faciligas al leganto la trovon de ambaŭ. ” |