Hans Bakker

nederlanda esperantisto

Hans BAKKER (naskiĝis la 8-an de novembro 1937, mortis la 21-an de januaro 2015 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto kaj honora membro de UEA (2002) kaj de TEJO (1976). Li estis filo de alia konata esperantisto, kiu ankaŭ nomiĝis Hans Bakker, kaj edzo de Ans Bakker-ten Hagen.

Hans Bakker
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1937 (1937-11-08)
en Amsterdamo
Morto 21-an de januaro 2015 (2015-01-21) (77-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Hans Bakker
Edz(in)o Ans Bakker-ten Hagen
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Dum sia vivo li faris multajn laborojn, la lasta estas ĉe la nederlanda partio Verda-maldekstra. Li lernis Esperanton ĉirkaŭ la jaro 1953, iĝis membro de TEJO en 1955, kunorganizis la 20-an kongreson de TEJO en Amsterdamo en 1964, gvidis NEJO[noto 1]-komisionon de TEJO (poste KER) de 1965 ĝis 1976, gvidis la afrikan agadon de UEA de 1980 ĝis 2001. Li instruis al afrikanoj sendante la unuan lecionon de kurso Ferez, ricevante la testfolion, korektante ĝin, kaj resendante ĝin kun la dua leciono, kaj tiel plu. Tamen li neniam iris al Afriko. Aldone Bakker estis estrarano de UEA 1992-1995.[1]

Notoj redakti

  1. NEJO ĉi tie signifu "Ne-Esperantistaj Junularaj Organizaĵoj"

Referencoj redakti