Hans Christian Ørsted

"Orstedo" alidirektiĝas ĉi tien. Pri la mezurunuo, vidu la artikolon Orstedo (mezurunuo).

Hans Christian ØRSTED (Johano Kristiano Orstedo) (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1777, en Rudkøbing, mortis la 9-an de marto 1851, en Kopenhago) estis dana fizikisto kaj kemiisto.

Hans Christian Ørsted
Persona informo
Hans Christian Ørsted
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1777 (1777-08-14)
en Rudkøbing
Morto 9-an de marto 1851 (1851-03-09) (73-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Asista Tombejo de Kopenhago vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj danalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de KopenhagoFriedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Subskribo Hans Christian Ørsted
Familio
Dinastio Ørsted vd
Gefratoj Anders Sandøe Ørsted • Jacob Albert Ørsted vd
Edz(in)o Inger Birgitte Ørsted vd
Infanoj Karen Scharling • Albert Nicolai Ørsted vd
Profesio
Okupo fizikistokemiistoinventisto • universitata instruisto • inĝenieroapotekisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Jacob Baden • Johann Wilhelm Ritter vd
Verkado
Verkoj elektromagnetismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En sia vivo li estis influita per la opinio de Immanuel Kant. En 1820 li eltrovis la interrilaton inter elektro kaj magnetiko en treega simpla eksperimento. Li montris ke drato, kiu portas kurenton, povis ŝanĝi magnetitan kompasnadlon. Ørsted ne klarigis la fenomenon, nek reprezentis la fenomenon en matematika kadro.

Ørsted ne estis la unua persono kiu eltrovis tion, ke elektro kaj magnetiko rilatas unu kun alia. Pri ĉi tiu eltrovo al li antaŭiĝis, 18 jarojn pli frue, Gian Domenico Romagnosi, Itala laŭleĝa erudiciulo. Priparolo pri Romagnosi-a eltrovo estis eldoniĝita en 1802 en Itala ĵurnalo, sed ĝin preteratentis la scienca komunumo.

en 1820 li ricevis la medalon Copley de la Reĝa Societo de Londono.

En 1825 li faris gravan kontribuaĵon al kemio per produktita aluminio unuafoje.

La CGS-a unuo de elektromagneta induko (orstedo) nomiĝis honore al liaj kontribuaĵoj al la kampo de elektromagnetismo. Kiam li forpasis en 1851, li entombiĝis en la Assistens Kirkegård en la Nørrebro sekcio de Kopenhago. Li estis la frato de la politikisto Anders Sandøe Ørsted.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti