Hans Hermann Kürsteiner

svisa esperantisto
(Alidirektita el Hans Hermann KÜRSTEINER)

Hans Hermann KÜRSTEINER [kir-ŝtajner] (naskiĝis la 14-an de novembro 1885 en Sankt-Galo, Svislando, mortis en 1968) estis svisa esperantisto kaj komercisto. Li esperantiĝis en 1908. Li fondis Esperanto-grupon en Sankt-Galo kaj estis sekretario de Svisa Esperanto-Societo. Li estis de 1934 ĝis 1936 ĉefdelegito de UEA kaj kunlaboris al la Enciklopedio de Esperanto.

Hans Hermann Kürsteiner
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1885 (1885-11-14)
en Sankt-Galo
Morto 1-an de januaro 1968 (1968-01-01) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo komercistoesperantisto
vdr

Li estis de 1940 ĝis 1947 prezidanto de la "Ĝeneva UEA", kiu post la Skismo de 1936 pluvivis apud Internacia Esperanto-Ligo. En 1947 li fariĝis same kiel IEL-prezidinto Louis Bastien honora prezidanto de UEA.

Fontoj redakti

  • Nekrologo aperis en revuo Esperanto, n-ro 754, septembro 1968, p. 134, ĝi indikas nur, ke la funebra ceremonio okazis la 6-an de aŭgusto 1968 kaj en la nomo de UEA parolis Otto Walder, sed ne estas menciite, kiam li mortis.
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Karl Max Liniger19411947Ernfrid Malmgren