Hans Hermann Kürsteiner
svisa esperantisto
Hans Hermann KÜRSTEINER [kir-ŝtajner] (naskiĝis la 14-an de novembro 1885 en Sankt-Galo, Svislando, mortis en 1968) estis svisa esperantisto kaj komercisto. Li esperantiĝis en 1908. Li fondis Esperanto-grupon en Sankt-Galo kaj estis sekretario de Svisa Esperanto-Societo. Li estis de 1934 ĝis 1936 ĉefdelegito de UEA kaj kunlaboris al la Enciklopedio de Esperanto.
Hans Hermann Kürsteiner | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1885 en Sankt-Galo |
Morto | 1-an de januaro 1968 (82-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | komercisto • esperantisto |
Li estis de 1940 ĝis 1947 prezidanto de la "Ĝeneva UEA", kiu post la Skismo de 1936 pluvivis apud Internacia Esperanto-Ligo. En 1947 li fariĝis same kiel IEL-prezidinto Louis Bastien honora prezidanto de UEA.
Fontoj redakti
- Nekrologo aperis en revuo Esperanto, n-ro 754, septembro 1968, p. 134, ĝi indikas nur, ke la funebra ceremonio okazis la 6-an de aŭgusto 1968 kaj en la nomo de UEA parolis Otto Walder, sed ne estas menciite, kiam li mortis.
Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Karl Max Liniger | 1941–1947 | Ernfrid Malmgren |