Johann Emil Rudolf HERRMANN (alternative: Johann Hermann, Hans Hermann; naskiĝinta la 8-an de marto 1858 en Berlino, mortinta la 21-an de julio 1942 samloke) estis germana pejzaĝ- kaj ĝenropentristo de Realismo kaj germana Impresionismo.

Hans Herrmann
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1858 (1858-03-08)
en Berlino
Morto 21-an de julio 1942 (1942-07-21) (84-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof Zehlendorf
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Berliner Akademie der Künste • Universitato de Artoj Berlino
Okupo
Okupo artistografikisto • pentristo
vdr
Fiŝbazaro en Amsterdamo

Vivo redakti

Herrmann faris la unuajn artostudojn inter 1874–79 ĉe la berlina akademio, ĉefe ĉe Karl Gussow kaj Christian Wilberg. Poste li trejniĝis inter 1880-83 ĉe la duseldorfa akademio ĉe Eugen Dücker por iĝi bona pejzaĝpentristo. Lia unua studvojaĝo de 1880 estis en Nederlandon. Ĝi iĝis decida por estonteco artista lia. Li elektis al si la vivon de nederlandaj urboj kaj marbordaj respektive fiŝkaptistaj vilaĝoj. Ĉe li la pejzaĝo, la medio kaj la figuroj vere kunfandiĝis je unuo. Regnas la tuton la forto de aeraj kaj lumaj scenoj. Lia speciala talento unuafoje montriĝis en 1883 ĉe la bildo pri fiŝbazaro de Amsterdamo, motivo kiu ankaŭ pli malfrue traktitis de li.

El liaj multaj postaj bildoj laŭ holandaj motivoj menciindas ankoraŭ: Ein Novembermorgen in Amsterdam; Fischerboote im Hafen von Amsterdam; Holländische Fischauktion; Auf den Wällen von Vlissingen; Der Dom von Veere in Holland; Das Innere der Fleischhalle in Middelburg; Die Scheldemündung; Der Milchmarkt; Die Fischhalle und der Trödelmarkt in Amsterdam; Abend in Maasluis; Blumenmarkt in Leiden.

En 1888 li entreprenis vojaĝojn al Italujo kies fruktoj videblas en verkoj pri fiŝbazaro de Chioggia kaj diversaj scenoj veneciaj en oleo kaj akvaforte. Sed en 1889 ĉeftemis por li la marbordaj vilaĝoj Zuiderzee. Poste li tre sukcese pentris stratojn kaj placojn de Berlino en printempo kaj aŭtuno: Die Potsdamer Brücke; Der Potsdamer Platz; Blick auf das Reichstagsgebäude. En 1900 Herrmann ricevis la grandan oran medalon de Berliner Ausstellung. Inter 1886 kaj 1890 li faris ilustraĵojn por la gazeto Die Gartenlaube. Li ankaŭ estis fondomembro de la asocio Vereinigung der XI kune kun Max Liebermann kaj Walter Leistikow.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 234-235, kio legeblas tie ĉi interrete.