Malfermi la ĉefan menuon

Hans MAKART (naskiĝinta la 28-an de majo 1840 en Salcburgo, mortinta en Vieno la 3-an de oktobro 1884) estis aŭstra pentristo.

Hans Makart
Makart hans selbstportrat.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1840 (1840-05-28)
en Salzburg
Morto 3-an de oktobro 1884 (1884-10-03) (44-jara)
en Vieno
Mortokialo sifiliso
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Bertha Linda
Infano Hans Makart junior
Profesio
Profesio pentristo
Verkoj The Death of Cleopatra
Q17443638
Abundantia. Les dons de la mer
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Makart ekstudentis en Vieno ĉeakademie en 1858 reveninte jam post kelkaj monatoj. Por perlabori la vivon li pentris blazonojn. En 1859 li venis al Munkeno laboronte en la ateliero de Piloty kie li lernis perfekte manipuli kolorojn. Liaj unuaj verkoj estis, farite laŭ maniero de Rembrandt, la verko Lavoisier im Gefängnis (1862) kaj Nachmittagsunterhaltung vornehmer Venezianer por refektorio en Sankt-Peterburgo. Sekvis Der Ritter und die Nixen laŭ Heinrich Heine (ĉe Schacksche Galerie, Munkeno), gracia Leda, Reĝino de la elfinoj (por Raczynski-kolekto, poste en Poznano) kaj granda pejzaĝo itala, frukto rekta de la unua studvojaĵo en Italujon en 1863.

Li furoris per siaj modernaj Amoretoj (1868), tripartita verko sur ora fono, kie jam antaŭvideblis liaj inkliniĝo je formoj ampleksaj kaj plene kolorigitaj je la kosto de akurataj linifarado kaj modlado. Eĉ pli forta kaj ebriiga estis tiu ĉi efekto ĉe alia, ankaŭ tripartita bildo de longeco de 7 metroj pri la sep gravegaj pekoj (alia titolo: Die Pest von Florenz) kie la formo tute detruatas por esprimi diboĉon voluptan. Tiu ĉi verko post ekspozioj en Germanio kaj Parizo igis la kelkajn homojn admiri la pentriston, aliajn ulojn ekmalami la artiston. De tiam ĉiu verkado de Makart eksimilis reage. Ili prezentitis fare de spekulantaj artistaĵkomercistoj en specialaj elmontradoj en multaj lokoj. Tia koncepto kvavaŭ freneza iĝis en la verko Abundantia, alegorio enfrisa pri abundo kaj superfluo, kie la maljuna aspekto de infanoj kaj la apatia kaj inerta sensualeco de virinoj malalogas onin. Videblas samverke prefero de Makart pri aŭtuna foliaro velkanta kaj floroj forvelkintaj. Prefero por kadavrozo senteblas ankaŭ ĉe Julia auf der Bahre

GravecoRedakti

Post nova vizito de Italujo Makart ekloĝis en Vieno kie li malfermis je publikaj kostoj grandan atelieron kie faritis lia unua prihistoria artistaĵo laŭ la maniero de la venecianoj Veronese kaj Tintoretto pri ovacio farita antaŭ Katarino Cornaro (1873, Berlino/Nacia galerio); ĝi ja kolore egalas la italajn majstrojn sed linie en individua detaligo de kapoj ne. Veran vivon doni al la figuroj malofte sukcesis al Makart; sekve la figuroj neniam iĝis portantoj de spiriteco. Makart tamen estis dekoracia geniulo kie li faris admirindajn aferojn. Pro rapideco kreiva li faris amason da verkoj.

Jen aliaj gravaj verkoj krom la jam menciitaj: Die Gaben des Meeres und der Erde, Kleopatra auf dem Nil (Stuttgart), Eine Spazierfahrt auf dem Nil, Siesta am Hofe der Mediceer (1875), Aegyptische Frauen, Einzug Karls V. in Antwerpen (1878, Hamburg), Die fünf Sinne (kvin nudaj virinoj, 1879), Die Jagd der Diana (1880), Der Sommer (virino bananta, Dresdeno), Der Triumph der Ariadne (Wien, Hofmuseum), Die Jagd auf dem Nil, Der Tod der Kleopatra, Die Amazonenjagd, Die Bacchantenfamilie, Der Bacchantenzug und der Frühling.

En 1875 li faris vojaĝon al Egipto kaj en 1879 li iĝis profesoro ĉe la viena artakademio. La saman jaron lia ankaŭ aranĝis kaj gvidis festprocesion okaze de la arĝenta geedzdatreveno de la imperiestra paro.

Dum la lastaj vivjaroj li ankaŭ faris planojn pri fantaziaj konstruaĵoj kaj artmetiaĵoj. En 1898 starigitis je lia honoro en la Urboparko de Vieno marmora statuo por li farite fare de Tilgner.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, p. 146, kio relegeblas tie ĉi interrete.