Hans Michael Elias von Obentraut

Hans Michael Elias von Obentraut (aŭ Johann Mich(a)el(l) Elias von Obentraut; naskiĝis 1574 sur la burgo Stromburg apud Stromberg, mortis la 25-an de oktobro 1625 en Seelze) estis germana kavalira generalo, kiu en la Tridekjara Milito batalis ĉe la flanko de la Protestanta Unio.

Hans Michael Elias von Obentraut
Hans-Michael Elias von Obentraut, kuprogravuraĵo el Theatrum Europaeum, 1662
Hans-Michael Elias von Obentraut, kuprogravuraĵo el Theatrum Europaeum, 1662
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1574 (1574-01-01)
en Stromberg
Morto 25-an de oktobro 1625 (1625-10-25) (51-jaraĝa)
en Seelze
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hans Michael Elias von Obentraut
Naskiĝo 1-an de januaro 1574 (1574-01-01)
en Stromberg
Morto 25-an de oktobro 1625 (1625-10-25) (51-jaraĝa)
en Seelze
Soldata kariero
vdr

Vivo redakti

Obentraut estis naskita en la hunsruka urbo Stromberg kiel filo de la princelektista oficisto Johann Bartel von Obentraut. Li aliĝis junaĝe al la militservo. Laŭdire li estis brava kaj timita batalanto. Unue li estis en la servo de Kurpfalz kaj aliĝis komence al lia posta kontraŭulo Tilly, kiu antaŭ la Tridekjara Milito batalis en Hungario kontraŭ la Turkoj. 1620 dum la batalo ĉe la Blanka Monto Obentraut jam estis je la protestanta flanko. En dana servo li venkis ĉe Frankenthal, Haguenau kaj Wiesloch.

Morto en Seelze redakti

Lia lasta venko estis en Nienburg (Weser), kiam li estis generalleŭtenanto de duko Johano Ernesto la 1-a de Sachsen-Weimar. Tiam li malhelpis la okupadon de la urbo fare de la Ligo de la katolikaj princoj sub gvido de Tilly. Post la venko Obentraut volis konkeri la fortikaĵon Calenberg en Schulenburg apud Pattensen. Tio ne okazis ĉar ekestis batalo inter liaj militistoj kaj la armeo de Tilly proksime de Hannover apud Seelze. Kiam Obentraut eksciis tion, li rapidis helpi tiom, laŭlegende, ke li ekrajdis sen kasko kaj kun nur unu boto. Batalante lin trafis kuglo kaj li mortis. Oni rakontis, ke li mortis en ĉeesto de sia antaŭa armila frato Tilly. Tilly laŭdire fermis la okulojn de la mortanto.

 
monumento de Obentraut en Seelze

Literaturo redakti

  • [Anonym]: Stromberg am Soonwald feiert seinen großen Sohn vom 6. bis 9. Juni 1975. 400 Jahre Deutscher Michel (Hans Michel Elias von Obentraut), Dietz, Bad Kreuznach 1975
  • Ernst Boehlich: Johann Michel Elias von Obentraut. Zwischen Geschichte und Legende des "Deutschen Michels", Schlesischer Verlag, Breslau 1926
  • Ernst Andreas Friedrich: Die Steinpyramide in Seelze, S. 146–148, in: Wenn Steine reden könnten, Band II, Landbuch-Verlag, Hannover 1992, ISBN 3-7842-0479-1.
  • J. E. Heß: Hans Michael Elias von Obentraut. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 24, Duncker & Humblot, Leipzig 1887, S. 85 f.
  • N. Saul: Das Obentrautdenkmal in Seelze und sein Schöpfer Jeremias Sutel, in: Seelzer Geschichtsblätter, Heft 9 (1994), S. 33–38
  • Klaus Mlynek: Obentraut, Hans Michael von, in: Hannoversches Biographisches Lexikon, S. 273 u.ö., online über Google-Bücher
  • Klaus Mlynek: Obentraut, Hans Michael von, in: Stadtlexikon Hannover, S. 484

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti