Hans Michael Maitzen

aŭstra astronomo kaj esperantisto

Hans Michael MAITZEN [hans MIĥael MAJcen] (naskiĝis la 28-an de marto 1943 en Graz) estas aŭstria astronomo.

Post elementa lernejo (1949-1953) kaj klasika gimnazio (1953-1961) en Graz li ekstudis astronomion, matematikon kaj fizikon en la Universitato de Graz (1961-1967). Li finis la studadon per doktoriĝo pri astronomio je 1967-07-14. Jam dum la studado (1964-1967) li estis scienca asistanto en la Instituto por Astronomio ĉe Universitato de Graz. Post tio li estis scienca asistanto ĉe la Instituto pri Astronomio de Universitato de Bochum de 1969 ĝis 1976. 1976-1985 li estis scienca asistanto en Instituto pri Astronomio ĉe la Universitato de Vieno. En marto 1980 Maitzen tie habilitiĝis pri astronomio. Ekde 1985 li estas scienca supera konsilisto en tiu instituto. Ekde 1986 li estas reprezentanto de la aŭstra astronomaro por la rilatoj kun "Eŭropa Suda Observatorio" (ESO). En marto 1989 li ricevis la titolon "Eksterordinara universitata profesoro" flanke de la federacia prezidento de Aŭstrio.

Maitzen ekzemple evoluigis filtril-fotan metodon por malkovri "kemie apartajn magnetstelojn", kiu detektas karakterizan breĉon en la radiado de tiaj steloj ĉirkaŭ ondolongo de 520 nm.

Maitzen estas ankaŭ profesoro de AIS kaj kontribuis al multaj el ties studadsesioj. Plurajn jarojn li estis AIS-senatano, ekde 2012 ĝia prezidanto.

Maitzen estas aktiva esperantisto. De 1968 al 1969 li estis prezidanto de TEJO. Jam multfoje li organize aŭ enhave kontribuis al la Internacia Kongresa Universitato de UEA. En Vieno li grave kontribuas al la kultura Esperanto-vivo, ekzemple per la internacia scienca simpozio "Esperanto 100-jara" en 1987 kaj per seminario okaze de la Eŭropa Jaro de Lingvoj en 2001. Li kunlaboris pri astronomio en la dua eldono de PIV. Maitzen estas la ĉefreprezentanto de UEA ĉe la Viena oficejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) ekde 2012. En la UK 2013 en Rejkjaviko, pro siaj aktivadoj, precipe pro la reprezentado de UEA ĉe UN en Vieno, li estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA.[1]

(Parto el la ĉi-supraj informoj venas el la Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS.)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti