Hans MUSCH [muŝ] (naskiĝinta en 1935 en Sankt Leonhard ĉe Leutkirch im Allgäu) estas germana orgenisto, muziksciencisto kaj altlerneja instruisto. Al liaj lernantoj apartenis Stephan Rommelspacher kaj Egidius Doll. Kiel orgenisto li koncertis en multaj landoj en Eŭropo kaj en Usono.

Hans Musch
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1935 (1935-01-01)
Morto 8-an de marto 2023 (2023-03-08) (88-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo universitata instruisto • orgenistoorgenkonstruo • muzikologo
vdr

Vivo redakti

Sian studon de la fakoj lerneja muzikinstruo, katolika eklezia muziko, orkestra kaj ĥora direktado, muzikscienco, klasika filologio kaj romanistiko Hans Musch pasigis en Freiburg, Romo kaj Munkeno. En la jaro 1967 li doktoriĝis ĉe Hans Heinrich Eggebrecht per tezo pri Costanzo Festa als Madrigalkomponist. Ĉe la ŝtata altlernejo por muziko en Freiburg li instruis ekde 1966 orgenludon, profesoriĝonte en 2000.

Kiel membro de la konferenco de la estroj de katolikaj edukejoj, kies prezidanto li estis ekde 1981 ĝis 1985, li eldonis en 1975 la duvoluman instruilon Musik im Gottesdienst.

Verkaro redakti

Traktaĵoj redakti

Ĉefe Musch okupiĝas en siaj publikaĵoj pri la historio de la orgena kaj eklezia muziko.

  • Costanzo Festa als Madrigalkomponist, Baden-Baden 1977 ISBN 3-87320-561-0
  • Die Orgel von Matthäus Abbrederis 1690/91 in Neu St. Johann, Näfels 1993
  • Musik im Gottesdienst, eldonita fare de Hans Musch, 2 Bde., Regensburg 1975 ISBN 3-7649-2114-5
  • Musik am Oberrhein, eldonita fare de Hans Musch, Kassel 1993, ISBN 3-7649-2415-2

Multaj revuaj artikoloj, vd. Bibliographie 1972-1998, en: Musicus doctus. Festschrift für Hans Musch, eldonita fare de Kay Johannsen, Freiburg 2000, pj. 174-191.

Sondokumentoj redakti

  • Charles-Marie Widor: 5. Sinfonie, César Franck: Choral Nr. 3 + Cantabile H-Dur (1977)
  • Englische Orgelmusik des 18. Jahrhunderts (1977)
  • Orgelmusik in St. Alban Bad Krozingen (1984)
  • Charles-Marie Widor: 5. Sinfonie (1990)
  • Die Choralfantasie (1980, 1990)
  • Weihnachten in Freiburg (1997)
  • Berühmte Orgelwerke (2000)
  • Die rekonstruierte Johann-Andreas-Silbermann-Orgel in der Benediktinerkirche Villingen (2002)

Literaturo redakti

  • Kay Johannsen (eldoninto): Musicus doctus. Festschrift für Hans Musch, Freiburg 2000. ISBN 3-9806393-2-0

Eksteraj ligiloj redakti