Hans Purrmann
Hans Marsilius PURRMANN (19a de Aprilo, 1880 - 17a de Aprilo 1966) estis germana artisto. Li naskiĝis en Speyer kie li kreskiĝis. Li faris metilernadon kiel scenejpentristo kaj dekoristo de internoj, kaj poste studis en Karlsruhe kaj Munkeno antaŭ iri al Parizo en 1906. Tie li estis studento kaj poste amiko de Henri Matisse kun kiu li muntis pentrartan lernejon. Post 1916 Purrmann loĝis en Berlino kaj Langenargen (Bodenlago), kaj translokiĝis el tie en 1935 por regi la germanartan fondaĵon en Villa Romana en Florenco, Italio. Li loĝis tie ĝis 1943, poste en Montagnola (Svisio). Li mortis en Bazelo. Tipaj el la stilo de Purrmann estas kolorplenaj, sensive pentritaj pejzaĝoj, aĵpentraĵoj kaj portretoj. Estas grandaj kolektoj de liaj verkoj en la Muzeo Langenargen kaj en la Domo Purrmann de Speyer.
Hans Purrmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1880 en Speyer |
Morto | 17-an de aprilo 1966 (86-jaraĝa) en Bazelo |
Tombo | Langenargen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Académie Matisse (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Mathilde Vollmoeller-Purrmann (en) |
Okupo | |
Okupo | artkolektanto grafikisto desegnisto vidartisto grafikartisto pentristo skulptisto arthistoriisto |