Hans Rudolf Herren

svisa entomologo, agrikultura kaj mediprotekta fakulo

Hans Rudolf Herren - naskiĝis la 30-an de novembro 1947 en Mühleberg BE - estas entomologo, agrikultura kaj mediprotekta aktivulo en Svislando. En 2013 al li kaj al la fondaĵo Biovision estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.[1] Hans Rudolf Herren membras en la Usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj en la Klubo de Romo.

Hans Rudolf Herren
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1947 (1947-11-30) (76-jaraĝa)
en Mühleberg BE
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Okupo
Okupo entomologo • terkultivistobiologo • agronomo
vdr

Referencoj redakti