Hans Widmann (historiisto)

Hans WIDMANN (naskiĝinta la 11-an de marto 1847 en Bozen, mortinta la 25-an de oktobro 1928 en Salcburgo) estis aŭstra historiisto. Lia trivoluma verko Geschichte Salzburgs multajn jarojn fundamentis por regionhistoriistoj de Salcburgio.

Hans Widmann
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1847 (1847-03-11)
en Bolzano-Bozen
Morto 25-an de oktobro 1928 (1928-10-25) (81-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck vd
Profesio
Okupo historiisto de regiono • literaturkritikisto vd
Aktiva en GoricoBrno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Widmann frekventis la gimnazion de la franciskanoj en sia naskiĝurbo kaj ekstudis ĉe la Universitato de Innsbruck historion, geografion kaj germanistikon. Inter liaj instruistoj menciindas Julius von Ficker, Alfons Huber kaj Ignaz Vinzenz Zingerle. Jam en 1868 estis la unuaj publikigoj de verkoj de Widmann. En 1871 kaj 1872 li ricevis la instruadrajton gimnazian kaj en 1872 li doktoriĝis.

En 1872 li ekdeĵoris en Gorico, ekde 1874 en Steyr. Pro siaj liberalismaj vidpunktoj kvereloj kun konservativistoj kaj la klerikaro normalis por li. En 1882 li edzinigis Maria von Mathes, kiu naskis du filojn (Karl kaj Walter) kaj filinon (Lilly). En 1887 li estis sendita Brunnon kaj en 1888 li, laŭ propra volo, eklaboris ĉe la Ŝtata gimnazio de Salcburgo.

Salcburge li publikigis historiaĵojn ankaŭ gazetartikole kiujn atentis memkompreneble ankaŭ multaj nefakuloj. Krome li estis literaturkritikanto kiu tre engaĝiĝis por junaj verkistoj. Liajn eseojn (kiuj ofte prezentiĝis dum prelegadoj) presis ekz. la ĵurnalo Salzburger Volksblatt. Inter 1902 kaj 1910 Widmann redaktis la organon de la Societo pri Salcburgia Regionhistorio kies honormembro li iĝis. En 1903 li retiriĝis gimnazideĵore.

Malantaŭe li povis ekaktivi nur historie kaj aperis en 1907 la unua volumo de Geschichte Salzburgs (kovranta la tempon ĝis 1270), en la jaro 1909 la dua (ĝis 1519) kaj en 1914 la tria (kun trakto de la eventoj ĝis 1805). Dum jardekoj la tiu ĉi verko estis baza por (region)historiistoj ĝis la alveno de al ok volumoj de Geschichte Salzburgs – Stadt und Land kiujn verkis inter 1981 kaj 1991 Heinz Dopsch kaj Hans Spatzenegger.

Dopsch antaŭparole atentigis pri la daŭra valoro de la widmann-aĵoj rilate al la ĉapitroj pri la malfrua mezepoko (kune kun Franz Martin) kaj pri la frua moderna epoko apenaŭ perdis valoron sian.

Dum la Unua mondmilito mortis la filo Karl en 1915 dum la bataloj de Isonzo, en 1918 ankaŭ la filino. En 1921 problemoj je nutraĵprovizado necisigis lason de la biblioteko Salcburge kaj persona transloĝiĝo al Henndorf am Wallersee. En 1922 oni aljuĝis al li la titolon de registara konsilisto kaj kvar jarojn pli malfrue eblis al li reveno Salcburgon. En 1926 ankaŭ eldoniĝis lia lasta laboraĵo.

Parto de lia libraro estas donita al Museum Carolino Augusteum kie li iam administre aktivis. La alian parton ricevis la biblioteko de la Salcburga universitato (tiam K.k. Studienbibliothek).

Verkoj (elekto) redakti

  • Geschichte Salzburgs – Erster Band (Bis 1270), Gotha 1907
  • Geschichte Salzburgs – Zweiter Band (Von 1270 bis 1519), Gotha 1909
  • Geschichte Salzburgs – Dritter Band (Von 1519 bis 1805), Gotha 1914

Literaturo redakti

  • Christoph Mayrhofer (eld.): Hans Widmann (1847–1928): der Geschichtsschreiber Salzburgs. Historische, landeskundliche und biographische Texte ausgewählt und eingeleitet von Christoph Mayrhofer. Salzburg Archiv 31, Salzburg 2006, ISBN 978-3-902582-00-3.