Hanumangarh, laŭ (hindie हनुमानगढ़) estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La historia nomo estis Bhatner.

Hanumangarh
urbo
Administrado
Poŝtkodo 335512
Demografio
Loĝantaro 129 654  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 35′ N, 74° 19′ O (mapo)29.58333333333374.316666666667Koordinatoj: 29° 35′ N, 74° 19′ O (mapo) [+]
Alto 177 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hanumangarh (Raĝastano)
Hanumangarh (Raĝastano)
DEC
Hanumangarh
Hanumangarh
Situo de Hanumangarh
Hanumangarh (Barato)
Hanumangarh (Barato)
DEC
Hanumangarh
Hanumangarh
Situo de Hanumangarh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hanumangarh [+]
vdr
Fortikaĵo de Hanumangarh (Bhatner)

Demografio redakti

Hanumangarh havis populacion de 175 885 en 2021 kun legopovo de 78%, kiu estas pli alta, ol la nacia averaĝo. En fino de la 1990-aj jaroj la komunumo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda ol cent mil da loĝantoj).

Geografio redakti

Hanumangarh ekzistas kiel du apartaj urbopartoj ĉirkaŭitaj de grandaj ŝanĝantaj sablodunoj. Ili situas 177 metrojn super la marnivelo en Dezerto Tar, ili estas dispartigitaj per rivero kune kun sekurecaj zonoj ambaŭborde. Sri Ganganagar troviĝas 54, Abohar 60, Sirsa 72, Batinda 91, Hisar 148, Ĉuru (Raĝastano) 161, Bikaner 202, tutlanda ĉefurbo Delhio 304, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 333, Mumbajo 1193, Kolkato 1607 kilometrojn (aere) [1].

 
Historia konstruaĵo

Historio redakti

Hanumangarh estis fondita fare de reĝo de Ĝajsalmer en 255 post Kristo. Tamen en la regiono arkeologoj trovis restaĵojn el la plej malnovaj tempoj. Diversaj dinastioj regis ĉi tie. La distrikto estis fondita en 1994.

Ekonomio redakti

Hanumangarh estas agrikultura urbo helpe de irigacio. Oni produktas mustardojn, tritikojn, ricinojn kaj en:taramira oil-jn.

Klimato redakti

En Hanumangarh pluvas jere nur po 241 mm, plejparte dum la musonsezono inter julio kaj septembro. En la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas. La temperaturo estas averaĝe 25 °C.

Lingvoj redakti

En Hanumangarh oni parolas hindie, panĝabe, bagre kaj angle.

Religioj redakti

En Hanumangarh vivas hinduoj (82%) kun sikistoj (10%) kaj islamanoj (7%), iomete ankaŭ aliaj.

Eduko redakti

En Hanumangarh la plej altgrada eduko okazas en altlernejoj.

Trafiko redakti

 
Stacidomo de Hanumangarh
 
Altlernejo en Hanumangarh

Hanumangarh estas trafika nodo, al kiu kuras kvar fervojaj linioj kaj ses vojoj. Loka flughaveno ne ekzistas.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans