Haplorino

(Alidirektita el Haplorrhini)

Haplorinoj, aŭ "seknazaj" primatoj (la greka nomo signifas "simpl-nazaj"), estas membroj de la klado Haplorhini: nome la tarsiedoj kaj la antropoidoj. La antropoidoj estas la katarinoj (malnovmondaj simioj kaj grandsimioj, inklude homojn) kaj la platirinoj (amerikaj simioj).

Etimologio redakti

La taksonomia nomo Haplorhini derivas el la Antikva greka haploûs (ἁπλούς, "ununura, sola, simpla") kaj rinos (ῥινός, "nazo"). Ĝi aludas al manko de rinario aŭ "malseka nazo", kiu troviĝas en multaj mamuloj, sed ankaŭ en strepsirinaj primatoj.

Taksonomio redakti

Bibliografio redakti

  • Ankel-Simons, F.. (2007) Primate Anatomy, 3‑a eldono, Academic Press. ISBN 978-0-12-372576-9.
  • Primate Taxonomy (Smithsonian Institution Press, 2001), Colin Groves (ISBN 1-56098-872-X)
  • Primates in Question (Smithsonian Institution Press, 2003), Robert W. Shumaker & Benjamin B. Beck (ISBN 1-58834-176-3)

Eksteraj ligiloj redakti