Harald Juhnke

(Alidirektita el Harald JUHNKE)

Harald JUHNKE [Haralt Junke], plennome: Harry Heinz Herbert JUHNKE (naskiĝis la 10-an de junio, 1929, mortis la 1-an de aprilo, 2005) estis germana aktoro kaj kantisto.

Kiel filo de polic-oficisto li naskiĝis en Berlino. En la jaro 1949 li unuafoje prezentis sin en teatro. Ekde la 1950-aj jaroj li gajnis popularecon ankaŭ kiel filmaktoro, kaj ekde la 1970-aj jaroj li ofte aperis en televidaj roloj kaj kiel kantisto: Plej fama estis lia versio de la kanto My Way, per kiu jam brilis lia idolo Frank Sinatra.

Dum liaj fruaj roloj estis ĉefe komediaj, Harald Juhnke poste pli kaj pli prezentis ankaŭ karakterajn rolojn. En la jaro 1995 li per la ĉefrolo en la filmo Der Trinker (= La drinkulo, filmigo de verko de Hans Fallada) esprimis la ombran flankon de sia propra vivo: alkoholmalsano.

La klaĉ-ĵurnaloj en Germanio regule raportis pri la lukto de la aktoro kontraŭ sia malsano. Disputojn elvokis libro verkita de lia edzino Susanne Juhnke (In guten wie in schlechten Tagen, 2003), kiu priskribis la kunvivon de la paro kvazaŭ inferon.

Harald Juhnke, kiu ekde decembro 2001 pasigis sian vivon ĉefe en hospitaloj, mortis la 1-an de aprilo 2005, de la sekvoj de sia malsano.

Eksteraj ligiloj redakti