Harald Tangl, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tangl Harald estis hungara kuracisto, fiziologo, profesoro, skolto.

Harald Tangl
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1900 (1900-09-02)
en Budapeŝto
Morto 31-an de decembro 1971 (1971-12-31) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Ferenc Tangl
Parencoj Károly Tangl
Okupo
Okupo kuracisto • fiziologo
vdr

Harald Tangl [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 31-an de decembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Harald Tangl frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1924. Li partoprenis ekde la fruaj lernojaroj en la skolta movado ĝis la socialismo. Inter 1925 kaj 1935 li estis asistanto en la universitato, sed en 1929 li studvojaĝis en Usono kaj Egipto. Inter 1935-1960 li estis lektoro en ministeria instituto, poste li estis institutestro. En 1952 li kandidatiĝis (CSc), post 2 jaroj li doktoriĝis (DSc), en 1969 li pensiuliĝis. Li okupiĝis ĉefe pri bestaj nutraĵoj. Li ricevis premion Kossuth en 1957, poste malpli gravajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A vitaminok (1935)
  • A táplálkozás (1941)
  • Haladó gazdák útmutatója (1944)
  • A háziállatok élettana a bonctan alapjaival (1953)
  • Vitaminok és az állat (1968)

Fontoj redakti