Harald la 5-a (Norvegio)
Lia Reĝa Moŝto Haroldo la 5-a (norvege H.M. Kong Harald V, naskiĝis la 21-an de februaro 1937) estas la reĝo de Norvegio ekde 1991 post sia patro Olavo la 5-a. Li estis la unua norvega reĝo naskiĝinta en Norvegio dum 600 jaroj.
Harald la 5-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Norvegio | |||||
Haroldo la 5-a en 2007
| |||||
Persona informo | |||||
Harald V | |||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1937 (87-jaraĝa) en Skaugum, Akershus | ||||
Religio | Eklezio de Norvegio • luteranismo vd | ||||
Etno | Norvegoj vd | ||||
Lingvoj | norvega • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oslo • Balliol College • Norvega Militista Akademio • Osla Katedrala Lernejo • Befalsskolen for kavaleriet vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Glücksburg (Norway) vd | ||||
Patro | Olavo la 5-a de Norvegio vd | ||||
Patrino | Märtha de Svedio vd | ||||
Gefratoj | princino Ragnhild de Norvegio • princino Astrid de Norvegio vd | ||||
Edz(in)o | reĝino Sonja de Norvegio vd | ||||
Infanoj | princino Märtha Louise de Norvegio • Haakon de Norvegio vd | ||||
Parencoj | Viktoria de Svedio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • aristokrato vd | ||||
Aktiva dum | 17-a de januaro 1991– vd | ||||
| |||||
| |||||
Reĝo de Norvegio | |||||
Dum | 1991–nun | ||||
Antaŭulo | Olavo la 5-a | ||||
Sekvanto | (konjektita:) Kronprinco Haakon de Norvegio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li havis tri jarojn kiam la germana armeo invadis Norvegion dum la dua mondmilito en la 9-a de aprilo 1940. Do la tuta norvega monarka familio, kun la tuta Stortinget (norvega parlamento) kaj la registaro, vojaĝis el Oslo. Harald vojaĝis al Svedio, kun siaj patrino Kronprincino Märtha kaj fratinoj Princino Ragnhild kaj Princino Astrid. Poste ili vojaĝis al Usono, kie la tuta monarka familio loĝis en Vaŝingtono dum la tuta mondmilito. Li revenis al Norvegio kun sia avo, la tiama reĝo Haakon la 7-a, kaj la monarka familio en la 7-a de junio 1945.
Edzino kaj idoj redakti
Lia edzino estas Ŝia Reĝina Moŝto reĝino Sonja. Ili havas du gefilojn kaj kvin genepojn:
- princino Märtha Louise de Norvegio, n. 1971, geedziĝis kun Ari Behn, kun infanoj:
- Maud Angelica Behn, n. 2003
- Leah Isadora Behn, n. 2005
- Emma Tallulah Behn, n. 2008
- Lia Reĝa Moŝto kronprinco Haakon, n. 1973, geedziĝis kun Mette-Marit Tjessem Høiby, kun infanoj:
- princino Ingrid Alexandra de Norvegio, n. 2004
- princo Sverre Magnus de Norvegio, n 2005
Harald la 5-a havas la (nuntempe) 61-an lokon en la vico por heredi la britan tronon.
Honorigoj redakti
-
Haraldo kaj reĝino Sonja dum vizito de la usona prezidanta paro en marto 2005 -
princidino Märtha, Reĝino Sonja, Bill Clinton kaj Haraldo la 5-a -
la ŝtata versio de la blazono de Norvegio, simbolo de la reĝo
Eksteraj ligiloj redakti
- http://www.kongehuset.no/default.asp?lang=eng Arkivigite je 2002-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.kongehuset.no
- http://www.reisenett.no/facts/government/king_harald.html
- http://www.aftenposten.no/english/royals