Harasztifalu
Harasztifalu [harastifalu] estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo signifas: filika-vilaĝo.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 150
- Poŝtkodo: 9784
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°02′57″N 16°33'08″E
Situo
redaktiHarasztifalu situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, estas nur flankovojo inter Körmend kaj Szombathely.
Historio
redaktiFondo de Harasztifalu estas nebula, estas fakto, ke en 1560 kroatoj alvenis, kiuj dum jarcentoj gardis la lingvon kaj kutimojn. La vilaĝo trovis sin en proksimeco de nova landlimo al Aŭstrio post Traktato de Trianon. Dum la socialisma epoko pro la fer-kurteno ĝi perdis ŝancojn de ĉiuj evoluoj.
En Harasztifalu migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redaktiLa komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Reĝo Ladislao la 1-a (Hungario) el 1756.
Famuloj
redaktiEn Harasztifalu naskiĝis restaŭristo Margit Haraszti.
Komunumoj pri haraszt (= filiko) en Hungara reĝlando
redaktiCsévharaszt | Dunaharaszti | Egyházasharaszti | Haraszti | Harasztifalu | Harasztkerék | Harasztos |